From Wikipedia, the free encyclopedia
Gyula Mihalik [djula], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mihalik Gyula estis hungara pentristo, mezlerneja kaj altlerneja instruisto.
Gyula Mihalik | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Mihalik Gyula |
Naskiĝo | 26-an de marto 1874 en Budapeŝto |
Morto | 30-an de novembro 1934 (60-jaraĝa) en Usono |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Gyula Mihalik naskiĝis la 26-an de marto 1874 en Budapeŝto, li mortis la 30-an de novembro 1934 en Klevlando (Ohio, Usono).
Gyula Mihalik studis en Reĝa Modela Desegna Lernejo (1896-1900), poste li instruis en lernejo en Kaposvár. Inter 1907 kaj 1910 li laboris en la Hungara Muzeo pri Metia Arto en Budapeŝto, poste li instruis en la Industriarta Altlernejo. Li estis rektoro de la altlernejo dum la Hungara Sovetrespubliko, tial post la falo li estis forigita. Li migris al Usono, kie en Klevlando li trovis similan altlernejon. Iom poste li estis ties rektoro, sed li ankaŭ pentradis kaj kontribuis pri la metiaj artoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.