Gyula Bíró (agronomo)
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Gyula Bíró [djula bIrO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bíró Gyula estis hungara agronomo, altlerneja instruisto.
Gyula Bíró | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 1-an de aŭgusto 1894 en Popudin (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Morto | la 12-an de januaro 1977 en Budapeŝto (Hungario) |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 37/2-1-170 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Debrecen (–1921) Scienca Universitato de Szeged - juroscienco (–1922) |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | terkultivisto lerneja majstro |
Gyula Bíró[1] naskiĝis la 1-an de aŭgusto 1894 en Popudin, (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa parto de Popudinské Močidľany en Slovakio), li mortis la 12-an de januaro 1977 en Budapeŝto.
Gyula Bíró studis juron en Scienca Universitato Francisko Jozefo de Koloĵvaro, poste li studis en universitatoj de Szeged kaj Debrecen, en 1921 kaj 1922 li akiris 2 diplomojn. Dum la studentaj jaroj li ankaŭ batalis en la 1-a mondmilito. Inter 1923-1925 li instruis en Agrikultura Akademio de Keszthely, poste en Ekonomia Akademio (Magyaróvár). Li atingis la rangojn eksterordinara instruisto en 1928, ordinara instruisto en 1933. Inter 1927–1940 li estis katedrestro. Inter 1940-1944 li estis akademiestro en agronomia akademio en Kolozsvár, kiu tiam apartenis al Hungarlando, poste li instruis plu en Magyaróvár. Depost 1949 li havis postenon en la ministerio, pli poste en pluraj institutoj. Li kandidatiĝis en 1965 ĉe Hungara Scienca Akademio. Li ricevis 2 memormedalojn kaj ŝtatan premion.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.