urbestro From Wikipedia, the free encyclopedia
György Lázár [djordj lAzAr], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Lázár György János Lajos estis hungara advokato, prokuroro, urbestro, parlamenta deputito, fondinto de Societo Dugonics en 1892.
György Lázár | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de aprilo 1851 en Szeged |
Morto | 30-an de januaro 1915 (63-jaraĝa) en Szeged |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | advokato politikisto |
György Lázár[1] naskiĝis la 17-an de aprilo 1851 en Szeged, li mortis la 30-an de januaro 1915 en Szeged.
György Lázár maturiĝis en piarista gimnazio en sia naskiĝurbo en 1869, poste li akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1874, advokatan diplomon post 2 jaroj. Hejmenveninta li estis advokato. Dum la Inundo de Tiso (1879) li gvidis savojn de homoj per boatoj. En 1883 li iĝis ĉefprokuroro, en 1891 vicurbestro. En 1898 li estis elektita parlamentano, en 1904 urbestro. Li ricevis la titolon reĝa konsilisto. Li edziĝis en 1879, poste 3 gefiloj naskiĝis.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.