György Gera
hungara verkisto, literatura tradukisto From Wikipedia, the free encyclopedia
GERA György estis hungara verkisto, tradukisto naskita en Nadjvarado la 23-an de februaro 1922 kaj mortinta en Budapeŝto la 11-an de decembro 1977.
György Gera | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 23-an de februaro 1922 en Oradea | |
Morto | 11-an de decembro 1977 (55-jaraĝa) en Budapeŝto | |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 23/1-1-4 vd | |
Ŝtataneco | Rumanio Hungario vd | |
Alma mater | Universitato Bolyai de Kluĵo (–1947) vd | |
Memorigilo | ||
Profesio | ||
Okupo | sciencfikcia verkisto dramaturgo artokritikisto tradukisto verkisto redaktoro vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Kariero
György Gera estis en 1943 en laborkampo, poste kaptito de la koncentrejo de Mauthausen. En 1945 li studis en la altlernejo pri teksumo. Poste li ricevis diplomon en la fako pri sociologio, filozofio kaj estetiko en la Universitato Bolyai de Kluĵo (1947). En 1947 per stipendio li vojaĝis Parizon kaj dum kvar jaroj estis studento de Sorbono. De 1948 li laboris en Budapeŝto kiel ĵurnalisto pri kulturo, kritikisto, film- kaj teatrodramaturgo (gazetoj MA-FILM, Színház és Mozi). De 1971 ĝis sia morto li estis redaktoro de la librorevuo en tri fremdlingvoj aperinta apud Könyvvilág. Lia unua verko aperis en 1941 en gazeto Népszava, poste li publikis en la revuo de Kortárs redaktita de Lajos Kassák. Li tradukis precipe el verkoj de Ionesco, Merle, Ramuz, Dürrenmatt, Feuchtwanger, Apollinaire, Aragon, Thomas Mann. 12:05, 23. Dec 2010 (UTC)
Verkoj
- Tisztuló világ (rakontoj, Bp., 1950);
- Pokoltánc (romano, Bp., 1956);
- Baudelaire (Bp., 1968);
- Terelőút (r., Bp., 1972);
- Megtorlás (rakontoj, Bp.,).
Fonto
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.