From Wikipedia, the free encyclopedia
Gustave Charles VERMANDERE (naskiĝis la 5-an de septembro 1892 en Gento, mortis komence de 1950-aj jaroj) estis belga esperantisto kaj negocisto. Li esperantistiĝis en Gento en 1911, kie li rapide altiris la atenton en la loka grupo, kie li partoprenis teatroludojn, akiris sian diplomon pri "profesora kapableco" kaj iĝis unu el la plej entuziasmaj junaj elementoj, estis helpsekretario de la Esperanto-grupo en Gento ĝis 1914. En 1921 li transloĝis al Antverpeno, kie li partoprenis ĉiujn iniciatojn de la grupo La Verda Stelo. En 1924 li iĝis UEA-delegito por Antverpeno. En 1926 li estis unu el la fondintoj de Belga Esperanto-Instituto, kies prezidanto dum tri jaroj, estis post la morto de Frans Schoofs. En 1928, li estis membro de LKK por la 20-a UK kaj prizorgis la tre malfacilan loĝigon de la 1500 partoprenantoj. Neniam li ambiciis nek volis akcepti daŭran, gvidan rolon en la grupo, kies fidela konsilanto li tamen seninterrompe estis. Li estis la sekretario de la Akademia Komitato por Internacia Komerca Lingvo.
Gustave Vermandere | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de septembro 1892 |
Morto | 30-an de novembro 1999 (107-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Belgio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.