From Wikipedia, the free encyclopedia
Gustav Henrik BACKMAN [bakman] (4-a de aprilo 1867 – 14-a de julio 1928 en Ramlösa Brunn) estis sveda esperantisto kaj kurac-gimnastikisto en Helsingborg.
Gustav Henrik Backman | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de aprilo 1867 |
Morto | 14-an de julio 1928 (61-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Svedio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Backman estis pioniro de Esperanto en Svedio. Speciale en la kriza tempo de la Ido-skismo en 1909 li nelacigeble agadis, konstante gvidis kursojn kaj propagandis ĉiumaniere. Li faris propagandan vojaĝon en Germanujo en 1909. Heroaj klopodoj por eldoni la gazeton Esperanto-Folket ("Esperanto-Popolo"), 1911-1912, aranĝo de la unua Skandinava Kongreso de Esperanto en Göteborg en 1918. Li verkis 4 lernolibrojn (la unuan en 1892) kaj tradukis La Konscienco Riproĉas de August Strindberg (1928).
Post la unua mondmilito aperis liaj vortaroj Esperanto-Sveda (1919, IV + 166 p.) kaj Sveda-Esperanta (1921, [2], 214 p.). La laste menciita restis la gvida tiuspeca ĝis la apero de la duoble pli ampleksa de Sam Owen Jansson, Frits Lindén kaj Birger Gerdman en 1934.
|
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.