La gupio (Poecilia reticulata) estas unu el la plej konataj dolĉakvaj fiŝoj, kiu tre ofte estas flegata en akvarioj. Tio certe baziĝas sur ĝia generademo kaj buntegeco.
Gupio | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Poecilia reticulata Peters, 1859 | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Ĝia hejmo estas en Sudameriko, norde de la rivero Amazono. Tiu besto estas uzata por la batalo kontraŭ la moskitoj kaj pro tio estis disvastigita en multaj landoj.
La sekso estas tre facile diferencigebla. La maskloj estas pli multkoloraj kaj kreskas ĝis ĉirkaŭ 3,5 cm, la femaloj ĝis 6 cm.
La gupio naskas vivajn idojn kaj ne flegas sian idaron - la fiŝoj kelkfoje eĉ manĝas siajn idojn. La fiŝoj povas vivi inter 16° ĝis 30 °C - prefere inter 24° ĝis 26 °C.
El la sovaĝa formo oni bredis multajn koloro- kaj staturo-variantojn.
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.