From Wikipedia, the free encyclopedia
La Grizaventra akridotero aŭ Grizaventra minao (Acridotheres cinereus) estas specio de sturno de la familio de Sturnedoj kaj genro de Akridoteroj kiuj portas fruntajn krestojn. Ĝi troviĝas en Indonezio en suda duoninsulo de Sulaveso, de kie ĝi estas indiĝena sed ankaŭ en Kristnaskinsulo, Malajzio (Borneo) kaj Singapuro.
Grizaventra akridotero | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Grizaventra akridotero | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Acridotheres cinereus (Bonaparte, 1851) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Ĝi estis traktata kiel samspecifa kun la A. javanicus, kaj ambaŭ antaŭe estis inkludata en A. fuscus. Ĝi estas monotipa.
La Grizaventra akridotero estas ĝenerale nigreca pli malhela en vizaĝo, multe pli hela en subaj partoj (kio nomigas la specion eĉ en la latina scienca nomo) kaj kun bruna nuanco en flugiloj, kun blankaj subpugo, subvosto kaj flugilmakuloj kaj havas flavajn irisojn, krurojn kaj tre dikan bekon. Ĝi povas levi la plumojn de sia frunto kiel spektakla kresto sed ne tiom markate kiom ĉe la Granda akridotero aŭ la Krestominao sed iom pli markate ol la proksima parenca Java minao.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.