From Wikipedia, the free encyclopedia
La Griza kalamonasto (Calamonastes simplex) estas specio de birdoj de la familio de Cistikoledoj, kiuj estis iam lokitaj en la genro de Kamaropteroj, sed lastatempe en Calamonastes aŭ Kalamonastoj, kiuj estas birdoj de arbaroj kaj dornarbaroj de Subsahara Afriko, kiuj faras nestojn ene de kudritaj folioj, estas insektovoraj kaj havas longajn vostojn kaj striecajn subajn partojn.
Griza kalamonasto | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Griza kalamonasto
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Calamonastes simplex (Cabanis, 1878) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Tiu estas kaŝema birdo de dense arbustaro kaj subkreskaĵaro. Ĝi estas malfacile videbla kaj nur per la konstanta movo de ties vosto supren kaj suben. Ĝi estas ankaŭ tre voĉema kaj havas akran alvokon similan al la sono de du frapataj ŝtonoj. Ĝi estas kutime sola aŭ en paroj. Ĝi estas distinga birdo nekonfuzebla. Ĝi havas malhelan brunecgrizan supran koloron escepte ĉe la vosto kiu estas nigreca (kaj la ruĝeca okulo). Deproksime videblas fajna blanka strieco en flankoj.
Ĝi troviĝas ĉefe en Orienta Afriko nome el suda Sudano, Etiopio kaj Somalio, tra Kenjo, Ruando, Burundio, nordorienta Ugando kaj orienta Tanzanio, sed ankaŭ en Angolo, Demokratia Respubliko Kongo, Malavio kaj Zambio. Ties natura habitato estas seka savano kaj arbustaro.
Kiel ĉe kamaropteroj, ankaŭ kalamonastoj kudras siajn nestojn ene de vivaj aŭ mortaj folioj pere de araneretoj. La rezulto estas tre delikata bulforma nesto (kun flanka enirejo), komplete kovrita per folioj kaj ofte dekorata per kokonoj. Nestoj estas kutime kaŝitaj en malalta herbo, herbotufo aŭ malalta arbusto.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.