From Wikipedia, the free encyclopedia
La Granda barbulo, Megalaima virens, estas birdospecio de la familio de Aziaj barbuloj aŭ Megalaimedoj. La barbuloj estas grupo de preskaŭpaserinaj birdoj kun tutmonda tropika distribuado. Ili ricevas tiun familian nomon pro la bridoj aŭ harecplumoj kiuj ĉirkaŭas siajn fortikajn bekojn.
Granda barbulo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Granda barbulo | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Megalaima virens (Boddaert, 1783) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Granda barbulo estas loĝanta nemigranta reproduktanta specio en la montetoj el Pakistano orienten al suda Ĉinio kaj Laoso. Temas pri specio de ĉiamverdaj humidaj arbaroj de 600-2,565 m de altitudo. Ili nestumas en arbotruo.
Precize estas tiu specio en Pakistano, Barato, Nepalo, Butano, Bangladeŝo, Birmo, Tajlando, Laoso, Kamboĝo, Vjetnamo kaj suda Ĉinio.
Tiu ĉi estas la plej granda barbulo ĉar ĝi estas 32-33 cm longa kaj 210 g peza. Ĝi estas diketa birdo, kun mallonga kolo, granda kapo kaj mallonga vosto. La plenkreskulo havas bluan kapon (kun iom da metaleca brilo en gorĝo), grandan flavan bekon kun nigra pinto en supra makzelo, brunajn dorson kaj bruston (ankaŭ iom brilecaj), verdostriita flava ventro kaj tre ruĝa subpugo. La resto de la plumaro estas verda, kiel la tre verda vosto, sed kun iom da blua nuanco en centra dorso, ventro kaj bordo de flugiloj. Ambaŭ seksoj kaj nematuruloj estas similaj.
La teritoria alvoko de la masklo estas tre laŭta kej-oh. La alarmo estas akra kiab, kaj alia alvoko kiel ripeta piu-piu-piu-piu.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.