From Wikipedia, the free encyclopedia
Giuseppe SCHIRÒ (Zef Skiroi en la albana; Piana degli Albanesi, 1690 - 3-an de decembro 1769) estis verkisto, katolika episkopo de la bizanca rito, italo el albana etno.
Giuseppe Schirò | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 26-an de oktobro 1690 en Piana degli Albanesi | ||||
Morto | 1-an de januaro 1769 (78-jaraĝa) en Romo | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | itala vd | ||||
Alma mater | Greek Pontifical College of Saint Athanasius (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika episkopo (1736–) katolika sacerdoto (1714–) verkisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Naskita kaj formita en la sino de la albanaj kolonioj en Sicilio, Monsinjoro Giuseppe Schirò (Zef Josif Skiroi) estis grava papo de la greka bizanca rito, verkisto en la greka kaj en arbereŝa lingvo, ĉefepiskopo de Duraso kaj apostola vikario en misio en Himara. Li komencis la revigligon de la albanaj spirito kaj kulturo per unu el la unuaj lernejoj de Albanio. Malgraŭ la opozicio de la Otomana Imperio, la lernejo fondita de Onufër Konstandini kaj Giuseppe Schirò donis unuan realisman impulson al sendependisma vizio, entreprenante renovigon de la albana nacia kulturo.
Lastatempe, en 2003, Bardhyl Demiraj kaj Musa Ahmeti publikigis traktaton priskribantan, kun kvin mallongaj tekstoj en la albana, gravan reflektadon kun scienca aliro pri la historio kaj kulturo de arbereŝoj, subskribita de Giuseppe Schirò.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.