komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Gipf-Oberfrick estas komunumo en la distrikto Laufenburg de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 3288 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Gipf-Oberfrick | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Argovio |
Distrikto | Laufenburg |
Koordinatoj | 47° 30′ 0″ N 8° 0′ 20″ O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 3288 |
Areo | 10,17 km² |
Alteco | 369 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 5073 |
Komunumkodo | 4165 |
La komunumo situas meze en la Platĵuraso ĉe la bordo de la rivereto Bruggbach, alfluanto de Sissle. La iam apartaj vilaĝoj Gipf kaj Oberfrick dum la lastaj jaroj kunkreskis inter si kaj kun Frick, kun kiu ili formas aglomeraĵon.
La komunumo Gipf-Oberfrick limas en nordo kaj nordoriento al Frick, en sudoriento al Ueken kaj Herznach, en sudo al Wölflinswil kaj Wittnau, kaj en okcidento al Wegenstetten kaj Schupfart.
La stacidomo de Frick, de kie estas rektaj trajnoj al Bazelo kaj Zuriko, situas tute proksime de la komunuma limo al Gipf-Oberfrick. Tra la komunumo pasas ankaŭ diversaj poŝtaŭtolinioj.
La unua mencio de Gipf datiĝas el la jaro 1259 kiel Cubibe, tiu de Oberfrick el la jaro 1288 kiel Obiren Vrieche.
Dum la bazela tertremo de 1356 detruiĝis la kasteloj Alt-Tierstein kaj Alt-Homberg.
Dum mezepoko Gipf-Oberfrick kune kun Frick apartenis al la Habsburgoj. En la jaro 1792 ĝi estis okupita de francaj trupoj kaj en 1797 integrita al Francio. En 1802 la komunumo estis atribuita kun la cetera Frickvalo al la Helveta Respubliko. Ĝis 1803 Gipf, Frick kaj Oberfrick formis unu komunumon. Nur ek de tiam samtempe kun la aliĝo de la Frickvalo al la nove fondita Kantono Argovio Gipf-Oberfrick estis disigitaj de Frick kaj formis propran komunumon. La paroĥejo restis ankoraŭ komunuma ĝis 1953.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.