Ĥiĥono (hispane Gijón, asture Xixón) estas urbo situanta en Hispanio, politika ĉefurbo de la municipo samnoma. Ĥiĥono situas ĉe la marbordo de Asturio, aŭtonoma regiono de kiu ĝi estas la plej loĝata municipo. Laŭ stato de la jaro 2023, en la urbo vivis 268 313 loĝantoj sur areo de 184,31 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 456 loĝantoj/km². Krome, ĝi estas konata kiel la ĉefurbo de la Verda marbordo.
Ĥiĥono | |||||
---|---|---|---|---|---|
konsilio de Asturio vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 33201–33213 • 33200 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 268 313 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 456 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 43° 32′ N, 5° 41′ U (mapo)43.52931-5.67732 [+] | ||||
Alto | 10 m [+] | ||||
Areo | 184,31 km² (18 431 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Gijón [+] | |||||
Ĝi situas en la supra-centra zono de Asturio, je 28 km de Oviedo kaj 26 km de Avileso, iĝante parto de la metropola areo kiu enhavas dudek municipojn de la centro de la regiono, kun ampleksa reto de ŝoseoj, kaj fervojo kaj kun 885.053 loĝantoj en 2011, kio igas ĝin la sepa metropola areo de Hispanio. La urbo ankaŭ estas parto de la tiel nomata Asturia ok.
La urbo Ĥiĥono fondiĝis en la 5a jarcento a.K. kaj ĝis ĵusaj datoj, ĝi estis precipe industria urbo kio multe helpis ĝian disvolviĝon kaj kreskon laŭlonge de la 20a jc. Tamen, dum la lastaj jaroj la krizo de la siderurgio kaj la ŝip-sektoro ĝi konvertiĝis en grava centro turisma, universitata kaj por la servoj.
Esperanto
La 16-a Hispana Kongreso de Esperanto okazis de la 23a ĝis la 27a de julio 1955 en Ĥiĥono. Tiu estis la unua fojo kiam la Hispana Kongreso de Esperanto okazis en Ĥiĥono, la dua estis la 39-a en 1979.
Gefiloj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Urbestraro de Gijón
- Astura Esperanto-Asocio Arkivigite je 2018-06-24 per la retarkivo Wayback Machine (en Ĥiĥono)
- Gijón rete Arkivigite je 2008-04-24 per la retarkivo Wayback Machine
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.