From Wikipedia, the free encyclopedia
Gibraleón estas municipo de Hispanio, en la provinco Onubo, regiono Andaluzio.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Gibraleón (stacidomo). |
Gibraleón | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Ŝtato | Hispanio | ||
Aŭtonoma Komunumo | Andaluzio | ||
Provinco | Provinco Onubo (Huelva) | ||
Komarko | Urba komarko de Onubo | ||
Poŝtkodo | 21500 | ||
Retpaĝaro | www.gibraleon.com | ||
Politiko | |||
Urbestro | Juan María Serrato Portillo | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 12 258 (2008) | ||
Loĝdenso | 37,37 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 37° 23′ N, 6° 58′ U (mapo)37.3751414-6.969363 [+] | ||
Alto | 26 m [+] | ||
Areo | 328 km² (32 800 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Gibraleón [+] | |||
La loĝantoj nomiĝas olontenses. La censita populacio en 2009 estis 12 258 loĝantoj kaj la denseco estas 37,37 loĝ/km².
Gibraleón estas situa en la sudokcidenta parto de Andaluzio en la komarko aŭ distrikto Urba komarko de Onubo en la suda parto de la provinco de Onubo, je altitudo de 26 m; je 14 km el Onubo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 328 km². La geografiaj koordinatoj estas 37° 22′ N 6° 58′ O (mapo)k.
Agrikulturo kaj brutobredado.
Ĝi jam ekzistis en la 6a jarcento a.K. Estis grava setlejo en islama epoko de Al Andalus. Konkerita de Alfonso de la Cerda en 1257. Definitive elprenita al araboj por Kastilio en epoko de Alfonso la 10a "La Saĝulo" en 1282, kiu donis ĝin kiel feŭdo al sia filino Beatríz. Poste la vilaĝo vidis disputojn inter la nobelaj familioj de Medinaceli kaj de Medina-Sidonia aŭ Guzmán. Gibraleón iĝis Markislando de Gibraleón por Don Alfonso de Zúñiga (Duko de Béjar), dum la regado de Karlo la 5a. Kun Niebla estis unu el la plej antikvaj vilaĝoj de la provinco onuba.
En Gibraleón (kaj ankaŭ en aliaj najbaraj vilaĝoj) estis sufiĉe grava populacio de posteuloj de afrikaj sklavoj, kiuj estis elrabitaj en Afriko (eble ĉe Gvineo) kaj alportitaj tien por posta transportado al Ameriko el la haveno de Palos de la Frontera, kio poste ne okazis. Multaj restis en tiu sudokcidenta areo de Iberio kaj integriĝis iom post iom.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.