Remove ads
komunumo en la departemento Ain de Francio From Wikipedia, the free encyclopedia
Gex estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Ain, en la regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj (france Auvergne-Rhône-Alpes [ovɛʁɲ ʁon alp]. Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 13 078 loĝantoj sur areo de 32,02 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 408 loĝantoj/km². Ene de la departemento, la komunumo estas la administra centro de la samnoma arondismento Gex kaj ankaŭ de la kantono Gex. Sekve ĝi estas unu el la subprefektejoj de la departemento.
Gex | |||
---|---|---|---|
komunumo | |||
komunumo en Francio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Regiono | Aŭvernjo-Rodano-Alpoj | ||
Departemento | Ain | ||
Arondismento | Gex | ||
Kantono | Gex | ||
INSEE kodo | 01173 [+] | ||
Poŝtkodo | 01170 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 13 078 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 408 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 20′ N, 6° 3′ O (mapo)46.3333333333336.0577777777778 [+] | ||
Alto | 532 m [+] | ||
Areo | 32,02 km² (3 202 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Gex (Ain) [+] | |||
La teritorio havas komunan limon kun Cessy, Échenevex, Grilly, Mijoux, Vesancy, Lajoux, Lélex, Crozet, Les Molunes kaj Divonne-les-Bains.
En la franca lingvo, ĝiaj loĝantoj estas nomataj gexois.
Gex estas rigardata kiel la ĉefurbo de la natura regiono pays de Gex, ĉe la landlimo kun Svislando. Ĝi fakte apartenas al la urba areo de Ĝenevo. La urbo situas baze de la montomasivo Ĵuraso.
La regiono pays de Gex estis aneksita de Francio dum la reĝado de Henriko la 4-a. Ĝi forte disvolviĝis ekonomie en la 18-a kaj 19-a jarcentoj, ĉefe per precipe produktodona agrikulturo.
Laŭ traktato de la 20-a de novembro 1815, ses komunumoj de la pays de Gex estis deprenitaj el la arondismento Gex kaj ceditaj al la kantono Ĝenevo en Svislando (Collex-Bossy, Meyrin, Verny, Saconnex, Pregny kaj Versoix).
Hodiaŭ, granda parto de la loĝantaro de Gex vivas en Francio sed ĉiutage laboras en Svislando.
1962 | 1968 | 1975 | 1982 | 1990 | 1999 | 2004 | 2012 | 2020 |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
2 361 | 3 137 | 4 296 | 4 868 | 6 615 | 7 733 | 8 913 | 10 677 | 13 177 |
Ekde 1962 la loĝantaro estis kalkulita sen duoblaj kontoj. |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.