aventura romano por lernado de Esperanto From Wikipedia, the free encyclopedia
Gerda Malaperis estas originale esperantlingva romano verkita en 1983 de Claude Piron el Svislando. Eldonis ĝin Fonto, Brazilo.
Gerda Malaperis! | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Claude Piron | |
Eldonjaro | 1983 | |
Urbo | Ŝapekoo | |
Eldoninto | Fonto | |
Paĝoj | 48 | |
La libro estas eble la plej fama instrua rakonto en Esperanto. Ĝi estas plene de simplaj dialogoj el ĉiutage uzataj vortoj kaj taŭgas por plibonigi la konon de Esperanto ĉe lernantoj. La rakonto temas pri junaj amikoj kaj mistera forkapto de tradukistino. Aldone ekzistas vortolistoj en diversaj lingvoj.
Samnivele la libreto Lasu min paroli plu ankaŭ verkita de Claude Piron, estas disponebla. Ĝi uzas, ĉapitron post ĉapitro, la samajn gramatikaĵojn kaj vortprovizon kiel Gerda malaperis, sed en tute alia kunteksto.
La libro estas mendebla tra multaj kanaloj — ĉe la UEA libroservo aŭ ĉe la landaj organizoj.
Tiu verko estas (tute aŭ parte) entenata en la rete alirebla Tekstaro de Esperanto.
La projekto surbendigi ĝin el la libro estis kreita en la ŝtato São Paŭlo de Brazilo, sed voĉe partoprenis ankaŭ esperantistoj el aliaj landoj, kiel Pollando kaj Ĉinio. Ĉiuj povas aĉeti ĝin per la reto kaj ankaŭ aŭskulti la unuajn partojn de la rakonto per la lerna retpaĝo Lernu.
Per ĉi tiu filmo oni celis krei utilan, efikan ilon por la lernado de la lingvo. Tiel ekis la projekto en Minas Gerais, ŝtato de Brazilo.
Ĝi estis lanĉita en julio 2006, dum la inaŭguro de la 91-a Universala Kongreso, en Florenco, Italio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.