From Wikipedia, the free encyclopedia
Gerő Aradi, laŭ hungarlingve kutima nomordo Aradi Gerő estis hungara teatrestro, aktoro. Lia origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Czútz Gergely, liaj familiaj nomvariantoj estis Czúcz, Czútz, Tzútz.
Gerő Aradi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Czútz Gergely |
Naskiĝo | la 4-an de marto 1836 en Csépa (Hungara reĝlando) |
Morto | la 25-an de aŭgusto 1892 en Marillavölgy (Hungara reĝlando) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro reĝisoro |
Gerő Aradi naskiĝis la 4-an de marto 1836 (laŭ aliaj fontoj la naskuĝjaro estas 1829) en Csépa, li mortis la 25-an de aŭgusto 1892 en Marillavölgy (nuntempa Marila en Rumanio).
Gerő Aradi lernis en Szolnok, Arad (urbo) kaj Pest (urbo). Li komencis sian aktoran karieron en 1858 en trupo de Boldizsár Láng en Debrecen. Li estis migranta aktoro preskaŭ jardekon en diversaj urboj (ekzemple Győr (1860–1861), Várad (1862–1863), Szombathely (1864). En 1864 li iĝis teatrestro en Dunaföldvár, poste ekzempe en Miskolc (1867), Szeged (1868–1870, 1886–1889), Buda (1870), Pécs (1872, 1883–1885), Arad (1874, 1889–1892), Szabadka (1873, 1883), Kecskemét (1875). Kelkfoje li havis samtempe du teatrajn trupojn. Li multe zorgis pri edukado de junaj aktoroj. Pro vidviniĝo li edziĝis dufoje, lia filo naskiĝis en 1869.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.