„ Tiutempe (1932-1935) mi lernis en Moskva teknikumo pri fremdaj lingvoj, kies vicdirektoro estis Vladimir Varankin, membro de la centra komitato de SEU. Laŭ lia iniciato, ni ĉiuj lernis Esperanton, kiel duan lingvon (la unuaj estis aŭi la germana aŭi la angla). Ĉar tiam la centra komitato de SEU ne havis propran ejon, oni kutime havis kunvenojn kaj renkontiĝojn en unu el aŭlditorioj aŭ en klubo de la teknikumo (subteretaĝe), kie ankaŭ la junaj kaj maljunaj esperantistoj kolektiĝis por babili. Nun mi jam ne memoras, kiam ĝi estis, ĉu dum kunveno aŭ dum babilrenkontiĝo, inter ni aperis blonda juna barbulo, kiu sin prezentis: "Dimitrij Sneĵko". Kiam ni ekkonatiĝis kun li, priparolante pri multo, ni ĉiuj eksentis ian varmegan simpation al li. lu eĉ bonanime baptis lin "blankneĝulo" (rekta traduko de lia familia nomo). Kaj por mi, blankruso, estis tre ĝojige ekscii, ke li estas gvidanto de bjelorusaj esperantistoj.
Ankaŭ la fakto ke ĉiuj niaj samlandanoj-verkistoj kaj poetoj aŭ mem estas esperantistoj aŭ tre simpatias al la lingvo. lom poste (eble en 1934) mi skribis al li pri malagrabla fakto, kiun mi eksciis, kiam mi vizitis dum ferioj mian avinon en Bjelorusio. Ŝia najbaro, reveninta el milittendaro, rakontis al mi, ke en taĉmento kie li militservis, komisaroj agitas ruĝarmeanojn lerni Idon, kiu laŭ ilia opinio devas anstataŭi Esperanton.
Mi jam scias, kia grandampleksa kaj malgracia estas la lingvo kompare kun Esperanto, kaj mi pri tio skribis al li. Tamen mi ne ricevis respondon. Krome, mi ne ekĝojus pri ĝi, ĉar tiam, post fino de lernado en la teknikumo, mi estis sendita militservi en la Ruĝa Armeo. Kiam mi komencis militservi en Narkomato (Ministerio) pri defendo, estraro nia strikte ordonis al ni ĉesi ĉiujn rilatojn/kontaktojn kun esperantistoj kaj kaze de ricevo de iuj leteroj (precipe de eksterlandaj esperantistoj), fordoni ilin al komandantaro por neniigo. Tiel miaj amikeco kaj kontaktoj kun esperantistoj estis ĉesigitaj dum multaj jaroj. Kaj mi neniam poste aŭdis pri k-do Sneĵko. ” |