From Wikipedia, the free encyclopedia
Genovesa [ĥenobEsa] (signife Ĝenova) estas ŝilda vulkano en Galapagoj, Ekvadoro, en la orienta Pacifika Oceano. La insulo okupas ĉirkaŭ 14 km² kaj ties maksimuma alto estas 64 m. La hufumforma insulo havas vulkanan kalderon kies muroj falis, formante la Golfon Darvinan, ĉirkaŭata de klifoj. La lago Arcturus, plena je sala akvo, kuŝas en la centro, kaj la sedimentoj ene de tiu kratera lago estas malpli ol 6,000 jaraĝaj. Kvankam oni ne konis erupciojn en historia tempo el Genovesa, estas tre junaj lafofluejoj ĉe la flankoj de la vulkano.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.