From Wikipedia, the free encyclopedia
Zaman (laŭvorte "tempo" aŭ "epoko" en la turka lingvo) estas turka ĉiutaga gazeto. Ĝi fondiĝis en 1986 kaj estis la unua turka ĉiutaga gazeto en Interreto en 1995. Ĝi enhavas informojn internaciajn, naciajn (Turkio), pri negoco kaj aliaj aktualaĵoj. Ĝi havas ankaŭ multajn regulajn kolumnistojn, kiuj kovras aktualaĵojn, intervjuojn kaj kulturan sekcion.
Ĝis la 4-a de marto 2016 (pri la posta evoluo vidu sube), Zaman estis sendependa Istanbulo-bazita ĵurnalo kun loka redakcio plus speciala internacia redakcio por aliaj landoj. Aldone al kvar lokoj en Turkio, regionaj eldonoj estas presataj kaj distribuataj en Aŭstralio, Azerbajĝano, Bulgario, Germanio, Rumanio, Kazaĥio, Kirgizistano, Makedonio, Turkmenio kaj Usono. Oficejoj de Zaman kaj korespondantoj situas en diversaj gravaj urboj en la mondo, ekz. Vaŝingtono, Novjorko, Bruselo, Moskvo, Kairo, Baku, Frankfurto ĉe Majno, Aŝgabato, Taŝkento kaj Bukareŝto.
Zaman estas ankaŭ unu el la kelkaj turkaj gazetoj, kiuj havas anglalingvan redakcion sur la interreto. Ĝi ankaŭ disponas je granda reto de fremda ĵurnalistoj, ĉefe en Rusio kaj Mez-Azio. Ĝi ankaŭ havas rumanan,kazaĥa bulgaran, rusan, Azerbajĝana, uzbeka, turkmena kaj tiel plu redakcioj.
Origine ekzistis anglalingva eldono de Zaman; de 16-a de januaro 2007 (laŭ aliaj: decembro 2006) nova anglalingva ĵurnalo Today's Zaman transprenis tiun rolon.
La gazeto estas konsiderita modern-islama kaj proksima al la instruoj de Fethullah Gülen.[1]
Ĝia cirkulado estas 660.000,[2] farante ĝin la plej populara ĵurnalo en la lando. Kiel sendependa ĉiutaga gazeto, Zaman estas agnoskita pro sia honesta, objektiva kaj balancita informado pri aktualaĵoj. Ĝi gajnis multajn naciajn kaj internaciajn premiojn, ĉefe pro siaj moderna paĝoaranĝo kaj kontribuo al inter-kultura kompreno tra siaj internaciaj redakcioj.
La 4-an de marto 2016 la registaro de Turkio konfiskis kontrolon de la gazeto. Post la enoficiĝo, la retpaĝaro estis fermita kun mesaĝo montrita dum du tagoj kiu deklaris ke la retejo estas ĝisdatigata. Ĉiuj arkivitaj novaĵoj kaj enhaveroj fariĝis nealireblaj aŭ estis neniigitaj. Ekde la 7-a de marto 2016, la retejo estas fermita entute.
Du tagojn pli poste aperis la unua registare kontrolita papera eldono, kun neniu mencio pri la okazaĵoj de la transpreno. Sur la frontpaĝo legeblis serio de oficialaj registaraj artikoloj kaj bildo de la ridetanta ŝtata prezidanto Recep Tayyip Erdoğan.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.