Gamo (litero)
tria litero de greka alfabeto From Wikipedia, the free encyclopedia
Gamo (majuskle Γ, minuskle γ) estas la 3-a litero de la greka alfabeto. En la sistemo de grekaj nombroj ĝi valoras tri. Gamo devenis el fenica litero gimel.
Oni prononcas ĝin kiel g en la klasika greka lingvo. En la moderna greka ĝi estas voĉa velara frikativo aŭ voĉa palatala frikativo.
Oni uzas la literon en geometrio (gamo-angulo), biologio (gamo-noktuo) =(papilio), matematiko (Γ funkcio, konstanto de Eŭlero-Mascheroni γ), fiziko (gama-radiado).
Vidu ankaŭ
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.