Gaberono (Gaborone, pronuncata Ĥaborone, pli frue Gaberones) estas la ĉefurbo de la sudafrika ŝtato Bocvano kaj laŭ la stato de 2013 en la urbo vivis 235 884 loĝantoj sur areo de 169 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 396 loĝantoj/km². En 2001 ĝi havis ĉirkaŭ 186.000 loĝantojn.
Gaberono | |
angle Gaborone | |
urbo | |
Centro de Gaberono | |
|
|
Oficiala nomo: Gaborone | |
Lando | Bocvano |
---|---|
Distrikto | Sudorienta distrikto |
Montaro | Kgale |
Rivero | Notwani |
Situo | Gaberono |
- alteco | 983 m s. m. |
- koordinatoj | 24° 39′ 29″ S 25° 54′ 44″ O (mapo) |
Areo | 19,46 km² (1 946 ha) |
Loĝantaro | 191 776 (2006) |
Fondo | 1964 |
Horzono | MAT (UTC+2) |
- somera tempo | MAST (UTC+2) |
Telefona antaŭkodo | 3XX |
Situo enkadre de Bocvano
| |
Situo enkadre de Afriko
| |
Vikimedia Komunejo: Gaborone | |
Retpaĝo: www.gov.bw | |
Historio
La urbo estis fondita en 1890 fare de Gaborone Matlapin, loka ĉefulo. Oni translokis en 1965 la registarejon de Bocvano (tiam Beĉuanalando) de Mafikeng al Gaberono.
Ekonomio
Gaberono estas urbo kun la plej alta vivnivelo inter kelkaj ŝtatoj de la regiono.
Lokaj entreprenoj
La proksime troveblaj mangan- kaj asbest-minejoj certigis la ekonomian krerskon.
La Sud-Afrika Disvolviĝa Komunumo (SADC, Southern Africa Development Community) havas ĉefsidejon en Gaborono. Tiu organizo fondiĝis en 1980, por apogi la ekonomian kunlaboron inter la membroŝtatoj kaj malpliigi la dependecon for de Sud-Afriko.
Sporto
En la regiono popularas futbalo. Lokaj futbalkluboj estas Botswana Defence Force 11, Gaborone United, Botswana Meat Commission FC, Mochudi Centre Chiefs FC, Notwane FC, Police 11, Township Rollers kaj Uniao Flamengo Santos FC.
Diversaĵoj
En Gaberono funkcias la Universitato de Bocvano, fondita en 1976.
Tra Gaberono kondukas la grava fervoja linio de Kaapstad al Harare.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- http://earth-info.nga.mil/gns/html/cntry_files.html Arkivigite je 2005-08-12 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.thuto.org/ubh/bw/bhp7.htm
- http://ubh.tripod.com/bw/plnam.htm#Gaberones
- oficiala paĝo de la nacia ministerio pri turismo Arkivigite je 2005-05-07 per la retarkivo Wayback Machine
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.