From Wikipedia, the free encyclopedia
Götaland (proksima elparolado Jetaland) estas la plej suda landotriono de Svedio. Ĝi hodiaŭ inkluzivas la historiajn provincojn Skåne, Halland, Blekinge, Småland, la du islandaj provincoj Öland kaj Gotland, Västergötland, Östergötland, Dalsland kaj Bohuslän. La arbaroj Tiveden, Tylöskog kaj Kolmården situas en la bordo al Svealand.
Götaland | ||||
---|---|---|---|---|
Regiono | ||||
lands of Sweden [+] | ||||
Lando | Svedio | |||
- koordinatoj | 57° 39′ 0″ N, 14° 41′ 0″ O (mapo)57.6514.683333333333 | |||
Akvokolektejo | 68 958 km² (6 895 800 ha) [+] | |||
Areo | 68 958 km² (6 895 800 ha) [+] | |||
Loĝantaro | 4 776 001 [+] (31-a de decembro 2016) | |||
Denseco | 69,26 loĝ./km² [+] [+] | |||
Götaland | ||||
Vikimedia Komunejo: Götaland [+] | ||||
La areo estas 87,78 kvadratkilometroj, kaj Götaland havis preskaŭ 4,78 miljonojn loĝantojn en 2016. Kun tio, ĝi estas la landoparto de Svedio kun la plej granda loĝantaro.
Göta en la nomo temas pri la fruaj signifaj grupoj östgötar kaj västgötar, kaj land signifas «lando». Laŭ hipotezo, la nomo de Götaland estas en pluralo: Göta-landoj. La hodiaŭa sveda pluralo estas länder, sed do ne la tiama. Notu ke la rilataj praprovinc-nomoj Västergötland kaj Östergötland mankas la «a».
La praa Götaland havis iom malsamajn limojn ol la nuna. En la land-leĝo de Kristoforo de la 15-a jarcento, un de la unuaj mencioj de la nocio, Götaland ŝajne konsistas de Östergötland, Västergötland, Småland, Öland, Dalsland (malnove Dal) kaj Värmland.
Kun la vastiĝo de Svedio, la antaŭe danaj Blekinge, Halland kaj Skåne, la antaŭe dana-norvega Bohuslän, kaj Gotland – sufiĉe longe sendependa kaj poste kontrolita de malsamaj reĝpovaĵoj – iĝis vidita kiel partoj de Götaland. En 1815, la provinco Värmland estis movita de Göta jurisdikcio al Svea jurisdikcio, kaj ekde tio iĝis vidita kiel parto de Svealand.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.