Géza Bárány

From Wikipedia, the free encyclopedia

Géza Bárány

Géza Bárány [bArAnj], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Bárány Alajos Géza estis hungara arkitekto. Lia filo estis István Bárány.

Thumb
Naĝejo en Eger fare de Géza Bárány
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Géza Bárány
Persona informo
Naskiĝo 8-an de januaro 1880 (1880-01-08)
en Csurgó
Morto 5-an de septembro 1932 (1932-09-05) (52-jaraĝa)
en Eger
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto (1901)
Familio
Infano István Bárány
Okupo
Okupo inĝeniero
arkitekto
vdr
Fermi

Géza Bárány[1] naskiĝis la 8-an de januaro 1880 en Csurgó, li mortis la 5-an de septembro 1932 en Eger.

Biografio

Géza Bárány akiris arkitekturan diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József. Post la diplomo li laboris en municipo de Eger, ankaŭ dum la Hungara Sovetrespubliko, tial poste li estis trudemeritulo. Li establis publikan kompanion, kie li faris planojn pri naĝejoj. Baldaŭ li estis gvidanto de la fremdultrafika oficejo. Li edziĝis en 1904, filo naskiĝis post tri jaroj.

Liaj arkitekturaĵoj (elekto)

Fontoj

Referencoj

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.