From Wikipedia, the free encyclopedia
Gábor Ihász [ihAs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ihász Gábor estis hungara komponisto, ŝlagrokantisto, gitaristo. Lia pli aĝa frato estis Kálmán Ihász, lia kuzo estis Gjon Delhusa.
Gábor Ihász | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de oktobro 1946 en Budapeŝto |
Morto | 29-an de junio 1989 (42-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Nova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Frat(in)o | Kálmán Ihász |
Parencoj | Gjon Delhusa (unuaranga kuzo) |
Okupo | |
Okupo | kantisto gitaristo komponisto futbalisto |
Gábor Ihász [1] naskiĝis la 29-an de oktobro 1946 en Budapeŝto, li mortis la 29-an de junio 1989 en Budapeŝto.
Gábor Ihász maturiĝis en sia naskiĝurbo, li estis same futbalisto, kiel lia frato. Tamen pro kuracista konsilo en 1967 li forlasis la futbalon. Li ricevis postenon en sportklubo. En 1966 li edziĝis, post 2 jaroj filino naskiĝis. Intertempe li komencis gitaradi, li nenie lernis ĝin. Lia kanto Kék csillag fenn az égen estis ŝlagro, poste li komponis kantojn por aliaj kantistoj, sed kelkfoje li mem kantis ilin. Li edziĝis dufoje, la dua edzino naskis filon en 1981. Li mortis frue post longa malsano.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.