From Wikipedia, the free encyclopedia
Cindra plorulo (Laniocera hypopyrra), ankaŭ nomata cindra aŭ funebra kotingo estas specio de birdoj de la familio Titiredoj. Ĝi estis tradicie listigita en familio de kotingedoj, sed pruvoj forte sugestas ke estas pli bone listigi ĝin en Titiredoj, kie nun listigas eĉ SACC. Ĝi troviĝas en Bolivio, Brazilo, Kolombio, Ekvadoro, Gujanoj, Peruo, kaj Venezuelo. Ĝia natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malalt-ebenaĵoj.
Franca natursciencisto Louis Jean Pierre Vieillot priskribis la specion en 1817.
Birdidoj de ĉi tiu specio estas oranĝaj kun longaj plumetoj, kiuj finiĝas en blankaj pintoj kaj havas similecon kun harkovritaj raŭpoj de tineo apartenanta al la familio Megalopigedoj (la blankaj pintoj ĉe la raŭpo estas venenaj). La junaj birdoj movas iliajn kapojn malrapide de flanko al flanko, kiuj intencas plibonigi la impreson je simile moviĝantaj raŭpoj. Oni pensas, ke ĉi povas esti la unua kazo registrita de Batesa kamuflimito ĉe birdoj, kiam sendanĝera birdo imitas venenan insekton.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.