municipo en la regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro de Hispanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Fuentelahiguera de Albatages [fŭentelaiGEra dealbaTAĥes] ("fonto de la figarbo de A.") estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 109 loĝantoj sur areo de 52,41 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2,1 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas fuentelahigueranos.
Fuentelahiguera de Albatages | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Komarko | Kamparo de Gvadalaĥaro | ||
Poŝtkodo | 19182 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Carlos Vaamonde Gamo (AIF, 2023-2027) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 109 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 47′ N, 3° 18′ U (mapo)40.786666666667-3.3066666666667 [+] | ||
Alto | 901 m [+] | ||
Areo | 52,41 km² (5 241 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Fuentelahiguera de Albatages [+] | |||
Fuentelahiguera de Albatages situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Campiña de Guadalajara en la okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 901 m super marnivelo; je 25 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 40°47′12″N 3°18′24″Ok.
La municipa teritorio limas kun tiuj de Galápagos, Gvadalaĥaro, Málaga del Fresno, Malaguilla, Matarrubia, Valdenuño Fernández kaj Viñuelas.
Nordokcidente: Villaseca de Uceda | Norde: Matarrubia | Nordoriente: Malaguilla |
Okcidente: Viñuelas | Oriente: Málaga del Fresno | |
Sudokcidente: Valdenuño Fernández | Sude: Galápagos | Sudoriente: Guadalajara |
Dum la dua duono de la 19-a jarcento la loĝantaro estis ofte super 500 loĝantoj, sed poste venis dekadenco kaj la loĝantaro malpliiĝis.
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 488 loĝantoj en 1930 al 123, tio estis oni perdis pli ol 400 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Fuentelahiguera de Albatages, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Fuentelahiguera de Albatages kie oni falis al la nunaj 109 loĝantoj en 2023, spite la proksimecon al la provinca ĉefurbo.
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj. Ruta turismo: Preĝejo de Sankta Andreo de la 17-a jarcento.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.