Fuenllana [fuen'-jAna] (Ebena Fonto) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Ciudad Real, regiono de Kastilio-Manĉo. Ĝi prezentas urbanismon tre regulan kun stratoj deklivaj ĉefe tiuj kiuj estas plej proksimaj al la kastelo.
Fuenllana | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Ciudad Real | ||
Poŝtkodo | 13333 | ||
Retpaĝaro | Fuenllana | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 301 (2010) | ||
Loĝdenso | 5,02 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 38° 45′ N, 2° 57′ U (mapo)38.75-2.95 [+] | ||
Alto | 912 m [+] | ||
Areo | 59,96 km² (5 996 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Fuenllana [+] | |||
Loĝantoj
La loĝantoj nomiĝas Fuenllaneros. La censita populacio en 2010 estis de 301 loĝantoj kaj la denseco estas de 5,02 loĝ/km².
Situo
Fuenllana estas situa en la suda parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Kamparo de Montiel en la sudorienta parto de la provinco de Ciudad Real, je altitudo de 912 m. La areo de ties teritorio estas de 59.96 km². La geografiaj koordinatoj estas 38°42′14″ N 3°46′35″ Ok.
Ĝi estas inter Villanueva de los Infantes (5 km) kaj Villahermosa (8 km). En la baseno de la rivero Gvadiano elfluas kaj trapasas la municipan teritorion la rojo Tortillo, alfluanto de la rivero Azuer.
Ekonomio
Agrikulturo (cerealoj, olivarboj, vitoj kaj fruktoĝardenoj) kaj brutobredado.
Historio
Estas prahistoriaj restoj kaj romia setlejo ĉe vojoj. La kastelo plej verŝajne estis araba, post kristana konkero tie oni starigis preĝejon kaj ĉirkaŭ ĝi organiziĝis setlejo.
Notoj
Vidu ankaŭ
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.