periodo inter 1350 kaj 1650 en la historio de la germana lingvo From Wikipedia, the free encyclopedia
La Fru-nova altgermana lingvo (FNAG aŭ Frua novaltgermana) estas termino por la periodo en la historio de la germana lingvo, ĝenerale difinita, laŭ la germanisto Wilhelm Scherer, kiel la periodo 1350 al 1650.
Fru-nova altgermana lingvo | |
Deudsch | |
lingvo | |
---|---|
altgermana lingvaro | |
Regiono | suda Germanio (sudo de la linio Benrath), partoj de Aŭstrio kaj Svislando |
Skribo | latina alfabeto |
Morto | evoluis en la modernan germanan ekde la 1650-aj jaroj |
Lingvistika klasifiko | |
Hindeŭropa
| |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-2 | deu |
Angla nomo | Early New High German |
Franca nomo | haut-allemand précoce |
Laŭ alternativaj periodigoj la periodo komenciĝas poste; ekz. ĉe la invento de printado per moveblaj tipoj en la 1450-aj jaroj.
La termino estas la norma traduko de la germana Frühneuhochdeutsch (Fnhd.), prezentita de Scherer. La termino Frua moderna altgermana estas ankaŭ foje uzata por ĉi tiu periodo (sed la mallongigo FMAG estas ĝenerale uzata por la frua mezaltgermana lingvo).
La komenca kaj fina datoj de FNAG estas, simile al ĉiuj lingvaj periodigoj, iom arbitraj. Malgraŭ multaj alternativaj proponoj, la datoj de Scherer ankoraŭ renkontas vastan akcepton. Lingvistike, la meza 14-a jarcento estas markita de la fonologiaj ŝanĝiĝoj en la vokala sistemo kiuj karakterizas la modernan norman lingvon; la meza 17-a vidas la perdon de statuso por regionaj formoj de lingvo, kaj la triumfo de la germana super la latina kiel la domina, kaj tiam sola lingvo por publika diskurso.
La datoj de Scherer ankaŭ havas la meriton koincidi kun du gravaj demografiaj katastrofoj kun lingvaj konsekvencoj: la Nigra morto, kaj la fino de la Tridekjara milito. Argumenteble, la Vestfalia Paco en 1648, per finado de sanktaj militoj kaj kreo de ia Germanio de multaj malgrandaj suverenaj ŝtatoj, situaciigis la esencajn politikajn kondiĉojn por la fina evoluo de universale akceptebla norma lingvo en la sekvonta nova alta germana periodo.
Ekzistis nenia norma frua nov-altgermana, sed la periodo vidis la laŭgradan evoluon de formoj de la germana, almenaŭ en skribado, kiuj ne simple estis spegulaĵoj de regionaj dialektoj. Du supra-regionaj Schriftsprachen ("skribitaj lingvoj") iĝis elstaraj, influante ĉiujn dialektojn, kaj unu la alian:
En fonologio kaj morfologio, la ĉefaj lingvaj evoluaĵoj de la periodo estas:
Ĉi tiuj ŝanĝoj ne afektis ĉiujn dialektojn egale, kaj kondukis al pli granda disapartiĝo inter la germanaj dialektoj ol en la meza alta germana.
La periodo vidis la inventon de presarto per moveblaj tipoj (ĉ. 1455) kaj la Reformacion (de 1517). Ambaŭ el ĉi tiuj estis gravaj kontribuantaĵoj al la evoluo de la moderna germana norma lingvo, en tio ke ili plue stimulis la evoluon de ne-lokaj formoj de lingvo kaj renkontigis ĉiujn parolantojn al formoj de la germana de ekster siaj propraj areoj — eĉ la analfabetojn, al kiuj oni "al"legadis. La unike plej grava teksto de la periodo estis la Biblia traduko de Lutero, la unua parto de kiu estis publikigita en 1522, kvankam ĉi tiu ne estas nun kredita kun la centra rolo en la kreado de la normo, kiun oni iam al ĝi atribuis. Tio estas ankaŭ la unua periodo en kiu prozaj verkoj, kaj literaturaj kaj diskursivaj, iĝis pli multaj kaj pli gravaj ol poezio.
Lutero, 1545 | Moderna germana | Londona Biblio | Rajtigita Versio
(anglalingva) |
---|---|---|---|
|
|
|
|
La komencaj frazoj de La Evangelio laŭ Sankta Johano |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.