Frigyes Kulka
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Frigyes Kulka [fridjeŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kulka Frigyes estis hungara kuracisto, kirurgo, pulmonologo, profesoro. Lia filo estis János Kulka. Frigyes Kulka naskiĝis la 31-an de januaro 1925 en Ĉeĥoslovakio en Šahy, (nuntempe en Slovakio). Li mortis la 23-an de septembro 1989 en Budapeŝto.
Frigyes Kulka apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio. Li frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1945 kaj 1950. Post lernado li eklaboris en hospitalo pri pulmaj malsanoj. En 1959 li iĝis docento en Szeged. En la sekva jaro li kandidatiĝis, en 1969 li profesoriĝis, en 1972 li doktoriĝis. En 1981 li estis elektita katedrestro en Budapeŝto, en 1986 rektoro.
Li havis edzinon, kiu naskis 2 gefilojn. Ekde 1974 li ricevis diversajn premiojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.