From Wikipedia, the free encyclopedia
Forno-Glaĉero (romanĉe Vadrec del Forno, germane Fornogletscher) estas valglaĉero en la Grizonaj Alpoj en Svislando. La glaĉero havas longecon de 6,15 km, averaĝan larĝecon de 1 km kaj kovras areon de 8,72 km².
Forno-Glaĉero | ||
---|---|---|
Forno-Glaĉero (Foto: Marco Klüber) | ||
glaĉero | ||
Geografia situo | CH1903: 774171 / 133003 (mapo)46.3258333333339.7005555555556 | |
| ||
Estiĝloko | Cima di Castello | |
Longeco | 6,15 km | |
Larĝeco | 1 km | |
Areo | 8,72 km² | |
Glacikvanto | 0,8 km³ | |
Elfluanto(j) | Orlegna→Mera →Adda→Pado | |
Jara retiriĝo/kresko | 30,8 m retiriĝo en 2007 | |
Glaĉeroj de Svislando | ||
Kun surfaco de 8,72 km² Forno-Glaĉero estas la dua plej granda glaĉero de la Kantono Grizono. Sian originon ĝi havas je alteco de 3200 m s.m. je la orienta flanko de Cima di Castello (3379 m s.m.) kaj je la okcidenta deklivo de Monte Sissone (3330 m). Ĝin nutras aliaj firnkampoj, kiuj alfluas de la rokpintoj de Torrone (3351 m s.m.). Sur tiuj montoj pasas la landlimo inter Italio kaj Svislando. Kiel valglaĉero Forno-Glaĉero disponas pri la deklivo de malpli ol 10 % kaj tial preskaŭ ne havas fendojn. Ĝi fluas norden. Je ĝia okcidenta flanko situas Cima dal Cantun (3354 m s.m.) kaj je ĝia orienta flanko Cima di Rosso (3366 m s.m.) kaj Monte Rosso (3088 m s.m.). La fino de la glaĉerlango finiĝas nuntempe sur alteco de 2230 m en la Valo Forno.
El la glaĉerfrunto fontas la rivero Orlegna. Ĝi estas flanka rivero de Mera, kiu alfluas al Adda, kiu siavice estas alfluanto de Pado.
Ekde la kulmino de la Eta Glaciepoko en la mezo de la 19-a jarcento Forno-Glaĉero forte retiriĝis. Ĝi tiam etendiĝis ankoraŭ 2 km pli malsupren al la valo, kio hodiaŭ ankoraŭ bone rekoneblas je la senplanta iama bazmoreno.
Je la deklivo oriente de la glaĉero situas sur alteco de 2574 m s.m. la Forno-Kabano de la Svisa Alpismo-Klubo (SAC). La kabano servas kiel elirejo al montturoj en la ĉirkaŭ de Forno-Glaĉero.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.