internacia flughaveno ĉe Lisbono, Portugalio From Wikipedia, the free encyclopedia
Flughaveno Humberto Delgado (portugale Aeroporto Humberto Delgado) (IATA: LIS, ICAO: LPPT), neformale Flughaveno Lisbono kaj antaŭe Portela Flughaveno, estas internacia flughaveno situanta sep kilometrojn nordoriente de la urbocentro de Lisbono, la ĉefurbo de Portugalio. La flughaveno estas la ĉefa internacia enirejo al Portugalio. En 2022, ĝi estis la 14-a plej granda flughaveno en Eŭropo laŭ nombro de pasaĝeroj, kaj ĝi transportis 190 700 tunojn da kargo. Flughaveno Lisbono ankaŭ estas la ĉefa eŭropa nabo al Brazilo, la plej granda eŭropa nabo Star Alliance al Sudameriko kaj ankaŭ grava eŭropa nabo al Afriko.
Flughaveno Humberto Delgado | |||||
---|---|---|---|---|---|
internacia flughaveno • flughaveno • kultura heredo • aerodromo de komerca trafiko | |||||
IATA: LIS ICAO: LPPT | |||||
Resuma informo | |||||
Lando | Portugalio | ||||
Tipo | publika / milita | ||||
Mastrumanto | ANA Aeroportos de Portugal | ||||
Apuda urbo | Lisbono | ||||
Alteco | 114 m | ||||
Geografia situo | 38° 46′ 46″ N, 9° 8′ 10″ U (mapo)38.779444-9.136111 | ||||
| |||||
Kurej-angulo | 03/21 | ||||
Kurej-longo | 3 805 m | ||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
La flughaveno estas la ĉefa centro de la aviadila kompanio de Portugalio TAP Air Portugal, inkluzive de ĝia filio TAP Express, same kiel ĝi estas nabo por malaltkostaj aviadilaj kompanioj Ryanair kaj easyJet. Ĝi estas fokusurbo por Azores Airlines, euroAtlantic Airways, Hi Fly kaj White Airways. La flughaveno estas prizorgata fare de "ANA Aeroportos de Portugal", kiu estis koncesiita al la franca grupo Vinci SA en februaro 2013.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.