From Wikipedia, the free encyclopedia
Flosponto (ankaŭ: boatponto) estas ponto kiu flosas sur la akvo sur pluraj pontonoj. Plejofte ĝi estas konstruata nur kiel provizora ponto ĉar ĝi estas grava malhelpo por la ŝipveturado.
Flosponto estas rapida kaj malmultekosta maniero por fari interbordan ligon. La malavantaĝo estas ke oni ne povas trasube ŝipveturi. La ununura maniero por trapasigi la ŝipojn estas forveturi parton de la ponto. La ponto ankaŭ estas sufiĉe moviĝema. En plezurparkoj tio tamen estas avantaĝo, ĉar oni spertas tian moviĝantan ponton kiel amuziĝo.
La flosponto Reĝino Emma en Vilemstado sur la insulo Curaçao (konata kiel pontjesbrug) povas malfermiĝi por la ŝipveturado per forveturado de unu flanko. La alia flanko de la ponto ĉarniras ĉe la moleo.
La plej longa flosponto en la mondo (2 285 metrojn longa) estas Flosponto Evergreen Point, oriente de Seatlo, Usono.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.