From Wikipedia, the free encyclopedia
Flip Kowlier, artista nomo de Filip Cauwelier (Izegem, 1976) estas flandra kantisto. Li kantas en la dialekto de Okcidenta Flandrio.
Flip Kowlier | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Flip Kowlier |
Naskiĝo | 10-an de novembro 1976 (47-jaraĝa) en Izegem |
Lingvoj | franca • germana • nederlanda |
Ŝtataneco | Belgio |
Okupo | |
Okupo | kantisto kantoverkisto repisto kantaŭtoro |
TTT | |
Retejo | http://www.flipkowlier.be/ |
Apud lia solo-kariero, Kowlier ankaŭ estas la ĉefkantisto de la okcidentflandra hiphopa grupo 't Hof van Commerce.
Li estas sukcesa en Belgio kaj Nederlando kaj jam koncertis je diversaj festivaloj (kiel Marktrock Loveno kaj Rock Werchter). Liaj unua grandaj koncertoj estis en la brusela Ancienne Belgique en 2001, en la antaŭprogramo de Laïs.
Tiu ĉi debuta albumo en 2001 eldoniĝis ĉe diskeldonejo "Petrol" kaj atingis oran premion en Flandrio. Ĝi alportis al Flip Kowlier ankaŭ du "ZAMU-awards"; tiu de la plej bona albumo kaj de la plej okulfrapa fokuso.
En februaro 2002 la albumo eldoniĝis en Nederlando.
De la disketo Min Moaten oni kreis videon portelevidan.
En 2004 aperas lia dua kaj provizore lasta albumo In de fik ĉe Petrol. Post du monatoj jam tiu ĉi ankaŭ akiras oran premion. La disketo Bjistje in min uoft estas dueto kun la same okcidentflandra Geike Arnaert de Hooverphonic.
Kowlier promociis tiun ĉi albumon ankaŭ per teatra turneo titolata Flip Kowlier Geblust.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.