La flago de la Sejŝeloj oficialiĝis la 18-an de junio 1996. Ĝin karakterizas oblikvaj strioj, kiuj reprezentas la viglecon kaj junecon de la lando Sejŝeloj. La blua radio simbolas la maron ĉirkaŭanta la insuloj. La flava radio simbolas la vivodonan sunon, la ruĝo simbolas la emon de la sejŝelanoj kunlabori per amo, la blanko simbolas socian justecon kaj harmonion, kaj la verdo simbolas la arbarojn de la lando.
Flago de la Sejŝeloj | |
---|---|
flago | |
Lando | Sejŝeloj |
Uzo | 111111 |
Proporcio | 1:2 |
Priskribo | Plurkolora radiaro dissendiĝas el la malsupra maldekstra angulo: la radioj estas blua, flava, ruĝa, blanka kaj verda. |
Oficialigo | 18-a de junio 1996 |
La unua flago de la Sejŝeloj enkondukiĝis ĉe sendependiĝo de la lando, la 29-an de junio 1976. En 1977, okaze de la forpelo de la ĝistiama prezidanto James Mancham fare de France-Albert René, oni ankaŭ forigis la flagon, kiu estis anstataŭigita per la ruĝa, blanka kaj verda flago de la Unuiĝinta Partio de la Popolo de la Sejŝeloj. Ĝi eksoficialiĝis en 1996 favore al la nuna flago.
- La nuntempa flago de la Sejŝeloj.
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.