La flago de Madagaskaro estas unu el la oficialaj simboloj de Madagaskaro. Ĝi estis akceptita la 14-an de oktobro 1958, du jarojn antaŭ la landa sendependiĝo, kiam Madagaskaro prepariĝis por balotado pri sia stato en la Franca Komunumo.
Flago de Madagaskaro | |
---|---|
nacia flago | |
Lando | Madagaskaro |
Uzo | 111111 |
Proporcio | 2:3 |
Priskribo | Flago kun du horizontalaj ruĝa kaj verda strioj kaj vertikala blanka strio. |
Oficialigo | 14-a de oktobro 1958 |
Ĝiaj koloroj reprezentas la historion de Madagaskaro, ĝian sendependecon kaj tradiciajn klasojn. Ruĝa kaj blanka estis koloroj de la regno Merina, kiu falis pro Francio en 1896. Tiuj koloroj estis uzataj sur la flago de la lasta reĝino de Merina, Ranavalona la 3-a. Ili povas indiki la etnan originon de la malagasoj en Sudorienta Azio kaj ankaŭ estas sur la flago de Indonezio. Verda estis koloro de Hova, la plebana klaso, kiu ludis gravan rolon en la kontraŭfranca agado kaj la movado por sendependeco.
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.