ŝtata flago From Wikipedia, the free encyclopedia
La flago de Libio (arabe علم ليبيا) havas ruĝan, nigran kaj verdan striojn, kun duonluno kaj stelo en la mezo. Ĝi estas la restarigo de la flago uzata en la tempo de la reĝlando (1951-1969)
Flago de Libio | |
---|---|
nacia flago | |
Lando | Libio |
Uzo | 111111 |
Proporcio | Kutime 1:2 |
Priskribo | Ruĝa, nigra, verda horizontalaj strioj kun blankaj duonluno kaj stelo en la centro. |
Oficialigo | 11-a de novembro 1977 |
Ĝis 2011 ĝi konsistis el tutverda ortangulo, kaj estis enkondukita la 11-an de novembro 1977. Ĝi estis la unika nacia flago kiu konsistas el nura koloro, sen simboloj, emblemoj, aŭ aliaj karakterizaj trajtoj.
Ĉe sendependiĝo de la reĝlando Libio, la nacia flago havis ruĝan, nigran kaj verdan striojn, kun duonluno kaj stelo en la mezo. Post la ŝtatrenverso en 1969 fare de Muamar Kadafi, la flago ŝanĝiĝis al tiu de la Araba Liberiĝo, kun horizontalaj ruĝa, blanka kaj nigra strioj. En 1971 Libio aliĝis la Federacio de Arabaj Respublikoj, kiun Egiptio kaj Sirio, kiuj uzis similan flagon kun akcipitro en la mezo (kiel emblemo) kaj la landonomon tuj sub ĝi. En 1977, kiam Libio eliris la Federacion, oni enkondukis la tutverdan flagon. Verdo estas la libia nacia koloro, kaj simbolas la sindediĉon de libianoj al Islamo.
En la periodo 1918–1923, en okcidenta Libio ekzistis la tiel nomata Tripola Respubliko (el la nomo de la nuna ĉefurbo Tripolo), kies flagon karakterizis lazura fono kun verda palmo en la mezo, kun blanka stelo tuj supre.
La unua nacia flago de Libio estis enkondukita en 1951, kiam la lando sendependiĝis el Italio; ĝi konsistis el blankaj stelo kaj duonluno sur trikolora fono, kun ruĝa, nigra kaj verda horizontalaj strioj, tiaj, ke la alto de la meza nigra strio estis duopa rilate la aliajn. Tiu ĉi flago plu uzatis dum la regado de Kadafi de la libia eksterlanda opozicio kaj de monarkiemuloj. Ĝia aspekto baziĝis sur la flago de la islama religia movado Sanusio, kiun karakterizis nigra fono kun duonluno kaj stelo en la mezo.
Post la ŝtatrenverso en 1969, la oficiala nomo de la lando ŝanĝiĝis al Al-Jumhuriya al-Arabiya al-Libiya ("la respubliko araba libia"), kaj la flago mem ŝanĝiĝis al la tutarabaj koloroj ruĝo, blanko kaj nigro, prenitaj el la Flago de Araba Liberiĝo enkondukita okaze de la egipta revolucio en 1952.
En 1972, kiam Libio eniris la Federacion de Arabaj Respublikoj (Ittihad al-Jumhuriyat al-Arabiya), oni decidis alpreni la flagon de la Federacio, kiu montris orkoloran falkon (la "falko de Kurajŝoj") kaj la arablingvan nomon de la Federacio.
La 8-an de marto 1977 la oficiala nomo de Libio ŝanĝiĝis al al-Ĝamahirija al-Arabija al-Libija aŝ-Ŝa`bija al-Iŝtirakija ("la socialisma popola libia araba ĝamahirija), kaj la 11-an de novembro 1977 la tutverda flago estis enkondukita. Verdo estas la koloro de Islamo, kaj ankaŭ simbolas la verdan revolucion de Kadafi.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.