From Wikipedia, the free encyclopedia
Fitosanitara produkto, plantprotektilo, plantprotekta preparaĵo aŭ plantprotektanco estas produkto uzata por flegi kaj antaŭeviti malsanojn de la vegetalaj organismoj.
Temas pri aktiva substanco aŭ asocio de pluraj kemiaj substancoj aŭ mikroorganismoj, kunligilo kaj eble solvilo eventuale kunigita de adjuvantoj aŭ de aktiva surfacagento.
Fitosanitaraj produktoj apartenas al la familio de pesticidoj, kiuj mem apartenas al la familio de ekocidoj.
La esprimo « fitosanitara produkto » estas ofte uzata en senco proksima al fitofarmacia produkto, difinita en la eŭropunia regularo, aŭ al kontraŭparazita produkto kontraŭ la malamikoj de la kultivoj difinita de la franca regularo, aŭ ankaŭ al pesticido.
La aktivaj substancoj estas mineralaj (ekz.: kupra sulfato) aŭ organikaj (ekz.: karbamatoj).
Ilia origino estas natura (ekz.: Bt), aŭ el la sinteza kemio (ekz.: glifosato).
En tiu okazo, povas temi pri reproduktado fare de la kemia industrio de molekuloj nature ekocidaj izolitaj en la naturo (ekz.: la sintezaj piretrinoj, inspiritaj de molekuloj produktataj de plantoj de la familio de krizantemoj kaj prezentantaj akaricidajn, paraziticidajn, helmiticidajn kaj precipe insekticidajn virtojn).
Fitosanitara produkto celas ŝirmi la kultivatajn vegetalajn speciojn (inkluzive de arboj), plibonigi la rendimentojn.
Ĝi agas mortigante aŭ forpelante iliajn patogenojn (bestoj, vegetaloj, bakterioj, virusoj...), parazitojn, konkurencajn plantojn (vegetaloj aŭ partoj de vegetaloj konsiderataj nedezirindaj), aŭ konsumantajn bestojn, kiujn oni nomas ruinigantoj aŭ kelkfoje malutilaj organismoj,
Ĝi estas aprobita kaj permesita por unu aŭ pluraj uzoj, kiuj povas varii laŭ la sezonoj aŭ la landoj.
Ĝi estas uzata ankaŭ por la kontrolo de vivantaj organismoj ne dezirataj sur nekultivataj surfacoj. Tiukaze, la vorto "fitosanitara" ne ŝajnas adekvata. Tiam oni povas preferi la vorton pesticido).
Ĝi povas limigi la kreskon de iuj vegetaloj (inhibiciantoj de kresko aŭ mallongigiloj de tigoj ebligas malpli oftan prizorgon aŭ limigon de la kuŝiĝo),
Fine, ĝi povas certigi pli bonan konservadon de la semoj kaj de la fruktoj.
Distingeblas:
La termino fitosanitara ekskluzivigas la nutrajn substancojn kiaj sterkoj aŭ oligoelementoj, krom kiam temas pri miksaĵo de sterko kaj de fitosanitara produkto.
Pesticido konsistas el aro da molekuloj inter kiuj :
En la mondo ekzistas proksimume 100,000 produktoj permesitaj por vendo, konsistantaj el 800 malsamaj aktivaj materialoj. 15 ĝis 20 novaj aktivaj materialoj aldoniĝas ĉiujare.
La proprecoj de pesticido venas precipe de la strukturo de ties aktiva materialo. Tiu ĉi konsistas el 3 partoj (tiu partigo estas artefarita, fakte neniu parto povas esti apartigita):
Tiu nocio de solvebleco estas grava ĉar estas tiu interagemo de pesticido kun akvo aŭ grasaj korpoj, kiu ebligos ĝian eniĝon en la celatan organismon.
La formulado de pesticido celas prezenti la aktivan materialon laŭ formo ebliganta ties aplikon, aldonante substancojn por plibonigi kaj faciligi ĝian efikon, jen la rolo de la adjuvantoj. Inter ili estas aktivaj surfacagentoj, adheriloj, emulsiigiloj, stabiligiloj, kontraŭŝvitiloj, koloriloj, forpeliloj, vomigiloj kaj kelkfoje antidotoj.
La formulado de pesticido devas respondi al 3 ĉefaj celoj :
Ankaŭ la formulado povas plibonigi la biologian efikecon de la aktiva molekulo per sinergiaj efektoj, aldonaĵoj, kiuj prokrastas ĝian difektiĝon, plilongigante tiel ĝian agdaŭron. Male, iuj aldonaĵoj povas akceli ĝian forigon por la ŝirmotaj plantoj aŭ en la grundo.
Internacia kodo kun du majusklaj literoj, lokita post la komerca nomo indikas la formuladtipon. La ĉefaj formuladtipoj estas la sekvantaj :
La solidaj prezentiĝoj :
La likvaj prezentiĝoj :
Ekzistas pluraj tipoj de fitosanitaraj produktoj, iuj estas sintezaj kemiaj produktoj, aliaj estas naturaj (mikroorganismoj, makroorganismoj, feromonoj, naturaj substancoj). La unuaj estas ĝenerale aparte elpensitaj por mortigi la organismojn, kiuj konkuras kun la kultivataj plantoj aŭ malutilas al ilia kresko aŭ al ilia reproduktado (muskoj, fungoj, bakterioj, konkuraj vegetaloj, insektoj, ronĝuloj, akaroj, moluskoj, vermoj, nematodoj, virusoj, ktp.). La duaj agas ĝenerale malsame: per konkuro, per predado, per mimetismo, per stimulado de naturaj defendoj, ...
Ĝenerale, la unuaj estas toksaj por la tuta aŭ parto de la ĉirkaxuo, kun efekto pli malpli vasta kaj restanta laŭkaze. La duaj estas ĝenerale nedanĝeraj por la ĉirkaŭo.
La produktoj juĝitaj kiel la plej danĝeraj estas etikeditaj tiaj.
Transporto, preparado kaj apliko de fitosanitaraj produktoj ofte prezentas riskojn por la uzanto, se tiu ne obeas iujn regulojn kaj antaŭzorgojn. Necesas :
Fitosanitaraj produktoj povas damaĝi la manipulanton kaj la ĉirkaŭon. Jen manieroj por limigi la riskojn :
Post atingo de 120 000 t kaj poste 100 000 t, Francio konsumus nun ĉirkaŭ 76 000 t da fitosanitaraj produktoj, kio lokigas ĝin je la tria rango de la mondaj uzantoj post Usono en absoluta kvanto. Se kalkulita laŭ la kultivata hektaro (5kg/ha/jare) sen la herbejoj, Francio estus je la kvara rango en Eŭropo (laŭ la raporto de INRA "pesticidoj, agrikulturo kaj ĉirkaŭo, surbaze de la nombroj donitaj de la fabrikistoj, kiuj ne enkalkulas la uzon de eventualaj stokoj de la antaŭaj jaroj).
La fitosanitara produkto estas ĝenerale alĝustigita de la agro-farmaciaj firmaoj.
En plej multaj landoj, ĝia surmerkatigo kaj uzo estas submetendaj al antaŭa permeso (la aprobo aŭ la permeso de surmerkatigo de la kompetenta nacia aŭtoritato (en Francio ANSES, kaj en Belgio la Comité d'agréation).
Por esti aprobita, produkto devas trairi diversajn testojn por montri ĝian sendanĝerecon (malesto de tokseco) por :
Kvankam la aproba procezo estas longa kaj kompleksa, iuj antaŭe permesitaj produktoj estas nun malpermesitaj pro ilia danĝereco poste pruvita (restanta akvopoluo, apero de rezisto de stamoj, longtempa metabola influo...)
En Francio, de antaŭ kelkaj jaroj, multaj fitosanitaraj produktoj ĝis tiam permesitaj (kaj do konsideritaj efikaj kaj sen neakceptebla risko) estis malpermesitaj por surmerkatigo kaj uzo. Tiuj produktoj estas nomataj « Produits Phytosanitaires Non Utilisables » (PPNU).
La uzo de fitosanitaraj produktoj malpermesitaj de surmerkatigo estas malpermesita kaj submetata al kontrolo. La artikolo L.253-17 de kampara kodo antaŭvidas punojn, kiuj povas atingi 30 000 eŭrojn kaj ses monatojn da mallibereco.
Bona ekzemplo de klasifika ŝanĝo estas tiu de atrazino, amase uzita en Francio kaj en multaj aliaj landoj kiel ege efika herbicido por la senherbigo de maizo. Atrazino (kiel la tuta familio de la triazinoj estas nun agnoskita kiel la kaŭzo de la ĉefaj poluoj de la subteraj akvotavoloj kaj de la surfacaj akvoj, kiuj estas poluitaj je 50% en Francio (kompare al la normoj dekretitaj por triazinoj). Por ekzemplo, en Bretonio, kiel en la okcidenta sudo kaj en pariza regiono, oftas trovi en la specimenoj de trinkebla akvo, kvantojn da triazino dekoble pli altajn ol la permesita sojlo de 0,1 mikrogramo en litro
Ekzemplo tre debatita komence de la 21-a jarcento estas Gaucho, akuzita de la abelistoj kiel la kaŭzo de grava malpliiĝo de iuj insektaj populacioj (abelo). Vidi la artikolon pri Gaucho por pliaj informoj.
Kvankam delonge malpermesita en la okcidentaj landoj, oni trovas ankoraŭ ĝiajn spurojn en la besta graso, sed ankaŭ en niaj nutraĵoj. Tamen la monda sanorganizo opinias ke la Diklor-difenil-trikloretano (DDT) estas nemalhavebla por la batalo kontraŭ moskitoj, trafikantoj de malario, kaj plu konsilas ĝian uzon, nur interne de la domoj. .
La produktoj, kiuj vendiĝas komence de la 21-a jarcento, estas opiniataj malpli persistaj ol siaj antaŭuloj, sed ili ofte estas multe pli aktivaj je dozoj kelkfoje multe pli etaj (0,6 mg de aktiva materialo/kv.m por sulfonilureo uzata por la senherbigo de tritiko). Estas same por multaj ekocidoj.
En Eŭropo, la kvalito de la akvo destinita al la homa konsumado permesas maksimuman koncentriĝon de fitosanitaraj produktoj (insekticidoj, fungicidoj, herbicidoj) de 0,1 mikrogramo/l por ĉiu substanco aŭ de 0,5 mikrogramo/l por ĉiuj substancoj kune (eŭropa direktivo 80/778/CEE, dekreto de la 3-a de Januaro 1989).
Kaze de celomutacio, natura anomalio modifis la genetikan kodon de la enzimo celita de la herbicido. Tiu lasta ne plu efikas al la planto. Ĉiuj herbicidoj, kiuj sammaniere agas estas tiam koncernataj kaj tio kondukas al submeto de la plantoj al ekstremaj dozoj. Por tiu rezista tipo, la rezista nivelo estas tre alta (esprimata per la divido R/S) kaj povas atingi 1000. Tio signifas, ke la dozo de herbicido necesa por detrui rezistan planton estas 1000-oble supera al la dozo, kiu detruas sentivan planton.
En tiu rezista formo, la aktiva materialo povas efiki al la celo (enzimo) sed ĝi malfacile atingas ĝin. Aŭ ĝi estas tre malbone transportata al la celo (malplifacile trairebla ĉelo), aŭ difektita per enzimoj de la planto. Tiu lasta estas ankoraŭ sentiva al la herbicido sed je dozoj tre plialtaj ol la normalaj, kiuj povas atingi kvin ĝis cent oblojn de la kutima dozo. Per kutimaj dozoj, la kresko de la trudherbo estas nur malplirapidigita.
Ekzistas mekanismoj ankoraŭ nekonataj nun. Iuj plantoj fariĝis rezistaj sed neniu sukcesis klarigi kial ili kapablas rezisti, cetere, pruviĝis ke iuj plantoj kapablas aktivigi plurajn rezistajn mekanismojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.