Fingringo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Fingringo (fingr-ing-o) estas ingo, ŝirmilo, ĉapeto, en kiun oni enmetas la ekstremaĵon de fingro por ĝin ŝirmi dum kudrado.
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Fingroringo. |
Unuaj fingringoj el osto aŭ eburo el neolitiko estis trovita apud Moskvo. Ĉe etruskoj fingringoj estis uzitaj jam en -500. En la nuna Germanio fingringoj estis alportitaj de la romianoj. Dum la 15-a jarcento fingringoj estis konstruitaj industrie el latuno. Ĉefaj produktcentroj de fingringoj estis tiam Kolonjo kaj Nurenbergo.
Fingringoj ĉiam havas malgrandajn kavetojn, kiuj ebligas neglitigan puŝon de la kudrilo. La grandeco de fingringo dependas de la grandeco de la fingro. La formoj povas esti glasformaj aŭ ankaŭ ring- aŭ tubformaj. Oni kutime portas fingringon sur la meza fingro de la labormano.
Fingringoj estas ŝatataj kolekteroj, ĉar dum la diversaj epokoj ili estis faritaj el metalo, vitro aŭ porcelano. Unu el la plej famaj kolektoj estas tiu el la heredo de la fratoj Gabler en Schorndorf. En 1982 estis malfermita fingringomuzeo en Creglingen, Germanio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.