Fiksita stelo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Fiksita stelo (de la samsenca latina stellae fixae) estas tiuj astroj, kiuj ŝajne ne moviĝas rilate al la aliaj steloj. Do, fiksita stelo estas ĉiu stelo ekster la sunsistemo, ĉiu stelo krom nia suno. Ili formas la bildojn (konstelaciojn) de la nokta ĉielo konatajn en multaj kulturoj.

En antikva Grekio kaj en mezepoko homoj kredis, ke la steloj estas fiksitaj sur giganta ĉiela sfero („firmamento“, la firma, t.e. rigida, sfero), rotacianta ĉirkaŭ la tero. Jam Ptolemeo (150 p.K.) sciis, ke la diametro de la firmamento estas grandega rilate al la tero, ke ne eblas mezuri ilian distancon (per mezurado de la paralakso). Nur en la 18-a jarcento astronomoj komencis spekuladi pri tiaj distancoj.

La kontraŭo de fiksita stelo en tiu koncepto estas la „migranta stelo“ = planedo, kies moviĝo estas nudokule observebla.

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.