prefikso kaj interjekcio en Esperanto From Wikipedia, the free encyclopedia
La silabo fi en Esperanto esprimas malestimon kaj abomenon. Ĝi estas uzata kaj kiel unusilaba interjekcio (ekkria vorteto, do "Fi!"), prefikso (fi-...) aŭ kiel samsignifa memstare uzata morfemo (tamen, same nur prefikse uzata, precipe kun aliaj sufiksoj, kiuj igas la silabon memstare uzata morfemo, en la kompreno ke vorto ne rajtus ekzisti nur el afiksoj, kvankam tio intertempe oftas en la lingvo). Ĝi kiel prefikso parencas al la sufikso -aĉ-: ambaŭ estas pejorativaj afiksoj, sed la diferenco inter ili estas "ke -aĉ- esprimas, ke iun aŭ ion oni juĝas en priskribo malbonkvalita, netaŭga, subjektive malbela kaj simile, dum fi- esprimas negativan juĝon el morala vidpunkto, do estas pli subjektiva, esprimas indignon kaj malŝaton" (citita el PIV 2020).[1]
Laŭ la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG) de 2022, redaktata de Bertil Wennergren, la ekkria vorteto "fi" estas nur komprenata kiel interjekcio (ekkria vorteto) kun la signifo “malŝatinda, abomena” kun analoga uzo ankaŭ en kunmetitaj vortoj, ekzemple ankaŭ kiel "prefikseca vorteto".[2] Tiu difino tamen estas iom misgvida, ĉar laŭ la gramatika tradicio, la silabo "fi" neniam uzatas meze aŭ fine de vorto, nur vortkomence,[3] do la uzo de la vorteto estas ĉiam unusilaba interjekcio "Fi!" aŭ prefikso, ne nur "ekzemple", kio aludus ankaŭ al pliaj uzoj meze aŭ fine de vorto.
La Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko en la eldono de 2022 precizigas, ke la prefikseca "fi-" montras subjektivan indignon aŭ moralan kondamnon kontraŭ tio, kio staras poste:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.