Remove ads
specio From Wikipedia, the free encyclopedia
La Fiŝa kato aŭ Fiŝkato (Prionailurus viverrinus aŭ Felis viverrina) el la ordo de karnovoruloj kaj familio de felisedoj vivas en Junnan kaj Hajnan-insulo de Ĉinio kaj ankaŭ en Nepalo, la okcidenta parto de Barato, Birmo, Tajlando, kaj Indonezio. Ĝi longas 73-78 centimetrojn, pezas 7-11 kilogramojn, kaj ĝia vosto estas 25-29 centimetrojn longa. Ĝi havas mallongajn krurojn kaj orelojn, longan kapon kaj p,atforman bruston. Ĝi havas mallongan kaj maldikan hararon grizan aŭ brunan kun brunnigraj makuloj ĉe ambaŭ flankoj de la korpo kaj kun strioj ĉe la dorso. Ĝiaj vangoj kaj buŝo estas grizblankaj, kaj strioj troviĝas de la okuloj ĝis sub la oreloj. Griza estas ĝia vosto, ĉe kies bazo vidiĝas malhelaj makuloj kaj ĉe kies pinto nigraj harringoj. Duonnaĝhaŭto kunligas la fingrojn de ĝiaj antaŭaj piedoj, kies ungoj elmontras siajn pintojn eksteren Jum la kuntiriĝado. Sed la ungoj de ĝiaj postaj piedoj nur duone kuntiriĝas.
Fiŝa kato | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Fiŝa kato
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Prionailurus viverrinus aŭ Felis viverrina (Bennett, 1833) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La fiŝa kato ordinare vivas en arbustaroj ĉe akvo kaj manĝas prefere fiŝojn, krabojn, ronĝulojn, birdojn, krustulojn kaj moluskojn. Dum fiŝkaptado ĝi kaŭras sur ŝtono ĉe riverbordo. Kiam alnaĝas fiŝo, ĝi subite kaptas ĝin per siaj ungoj kaj jetas ĝin sur la bordon. Ĝi ne povas libere enakviĝi por fiŝkapti kiel la platkapa kato, sed la bredata fiŝa kato povas rapide ellerni naĝi. La fiŝa kato estas kruelega kaj atakema. Laŭ eksterlanda informo, iu fiŝa kato mortigis leopardon, duoble pli grandan ol ĝi. En Hindio iu fiŝa kato eĉ gratvundis infanon. La fiŝa katino gravedas 90-95 tagojn kaj ĉiufoje naskas du aŭ tri idojn. La ĵus naskita katido pezas 170 gramojn, kun bone elkreskintaj ungoj kaj belkolora hararo. Breditaj katidoj elnestiĝas post 3-4 semajnoj, komencas manĝi karnon post 53-54 tagoj kaj maturiĝas post ok kaj duona monatoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.