Fervojo Sejbu
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Fervojo Sejbu (西武鉄道株式会社 [Seibu tecudō kabuŝiki-gaiŝa, angle: Seibu Railway Company, Ltd., laŭvorte: akci-kompanio Fervojo Sejbu) estas japana privata fervoja kompanio. Ĝi estas centra kompanio de la Grupo Sejbu (西武グループ [Seibu Gurūpu]), okupita pri publika transporto, komerco de nemoveblaĵo, podetala komerco kaj aliaj aferoj. La fervoja reto de Sejbu situas en nord-okcidenta parto de Tokio kaj en sud-okcidenta parto de Gubernio Sajtama. La kompanio posedas ankaŭ retojn de busoj, taksioj, hoteloj kaj okupiĝas pri aliaj turismaj aferoj en Japanio.
Seibu Railway Company, Ltd. | ||
---|---|---|
Seibu Railway Company, Ltd. | ||
major railway company vd | ||
Dum | 21-a de decembro 1894 - nekonata/nuntempe | |
Antaŭulo | Musashino Railway | |
Jura formo | japania akciofirmao | |
Fondita | 21a de decembro 1894 | |
Sidejo | Japan, Saitama-ken, Tokorozawa-shi, Kusunokidai 1-1-1 | |
Lando | Japanio | |
Agokampo | fervojo | |
Posedata de | Seibu Holdings vd | |
filiaj kompanioj | Izuhakone Railway vd | |
Posedataj kompanioj | Emio • Seibu Ōmiya Line • Seibu Ikebukuro Line • Seibu Tamagawa Line • Seibu Toshima Line • Seibu Tamako Line • Saitama Seibu Lions • Seibu Chichibu Line • Seibu Yurakucho Line • Seibu Dome • Seibu Seibu-en Line • Seibu Sayama Line • Ohmi Railway • DyDo Drinco Ice Arena • Q122230014 • Q122382406 vd | |
TTT | www.seibu-group.co.jp/railways | |
La nomo "Sejbu" (西武) estas siglo de "okcidento" (西) kaj "Musaŝi" (武蔵), historia nomo de la regiono.
La fervojo dividiĝas al du grupoj plus unu aparta linio. La grupo de Ikebukuro konsistas el 5 linioj — linio Sejbu-Ikebukuro kaj ĝiaj branĉoj. La grupo de Ŝinĝuku situas iom pli sude kaj konsistas el 6 linioj plus unu karga linio, kiu nun ne funkcias. La grupo de Ŝinĝuku enhavas linion Sejbu-Ŝinĝuku, ĝiajn branĉojn kaj unu linio (Sejbu-Tamagaŭa), kiu ne estas branĉo de Sejbu-Ŝinĝuku kaj situas pli sude ol aliaj. Komuna longeco de ĉiuj fervojaj linioj de Sejbu estas 179,8 km.
Grupo | Nomo de linio | Vojo (finaj stacioj) |
Nombro de stacioj |
Longo (km) |
Malfermo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Esperanta | japana | japana prononco | |||||
La grupo de Ikebukuro |
Sejbu-Ikebukuro | 西武池袋線 | [Seibu Ikebukuro-sen] | Ikebukuro — Hanno — Agano | 31 | 57,8 | 1915 |
Sejbu-Ĉiĉibu | 西武秩父線 | [Seibu Ĉiĉibu-sen] | Agano — Sejbu-Ĉiĉibu | 6 | 19,0 | 1969 | |
Sejbu-Jurakuĉo | 西武有楽町線 | [Seibu Jūrakuĉō-sen] | Nerima — Kotake—Mukajhara | 3 | 2,6 | 1983 | |
Sejbu-Toŝima | 西武豊島線 | [Seibu Toŝima-sen] | Nerima — Toŝimaen | 2 | 1,0 | 1927 | |
Sejbu-Sajama | 西武狭山線 | [Seibu Sajama-sen] | Niŝi-Tokorozaŭa — Sejbu-Kjuĝo-mae | 3 | 4,2 | 1929 | |
La grupo de Ŝinĝuku |
Sejbu-Ŝinĝuku | 西武新宿線 | [Seibu-Ŝinĝuku-sen] | Sejbu-Ŝinĝuku — Tokorozaŭa — Hon-Kaŭagoe | 29 | 47,5 | 1894 |
Sejbu-en | 西武園線 | [Seibu-en-sen] | Higaŝi-Murajama — Sejbu-en | 2 | 2,4 | 1930 | |
Sejbu-Hajĝima | 西武拝島線 | [Seibu Haiĝima-sen] | Kodajra — Hajĝima | 8 | 14,3 | 1928 | |
Sejbu-Tamako | 西武多摩湖線 | [Seibu Tamako-sen] | Kokubunĝi — Hagijama — Sejbu-Juenĉi | 7 | 9,2 | 1928 | |
Sejbu-Kokubunĝi | 西武国分寺線 | [Seibu Kokubunĝi-sen] | Higaŝi-Murajama — Ogaŭa — Kokubunĝi | 5 | 7,8 | 1894 | |
Sejbu-Tamagaŭa | 西武多摩川線 | [Seibu Tamagaŭa-sen] | Musaŝi-Sakaj — Koremasa | 6 | 8,0 | 1910 | |
Aliaj | Sejbu-Jamaguĉi | 西武山口線 | [Seibu Jamaguĉi-sen] | Sejbu-Juenĉi — Sejbu-Kjuĝo-mae | 3 | 2,8 | 1950 |
Krome la grupo de Ŝinĝuku enhavas kargan linion Sejbu-Ahina (西武安比奈線 [Seibu Ahina-sen]), kiu nun ne funkcias. Ĝi ligis staciojn Minami-Ocuka kaj Ahina. Ĝia longeco estas 3,2 km.
La prezoj por unu adoltulo (aprilo 2013):
km | Prezo (jenoj) |
---|---|
1–4 | 140 |
5–8 | 170 |
9–12 | 200 |
13–16 | 230 |
17–20 | 260 |
21–24 | 290 |
25–28 | 330 |
29–32 | 360 |
33–36 | 390 |
37–40 | 420 |
41–44 | 450 |
45–48 | 480 |
49–52 | 510 |
53–56 | 540 |
57–60 | 580 |
61–64 | 610 |
65–68 | 650 |
69–72 | 680 |
73–76 | 720 |
77–81 | 750 |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.