From Wikipedia, the free encyclopedia
Hernando aŭ Fernando Yáñez de la Almedina (fl. 1505 – 1537) estis hispana pentristo renesanca, enkondukinto de la formoj de la Quattrocento itala en la Valencio kaj Kastilio la Nova. Lia kono de la pentrarto de Leonardo da Vinci, kun kiu eble li kunlaboris por la perdita murpentraĵo de La batalo de Anghiari, kaj la influo de aliaj italaj pentristoj kiaj Filippo Lippi aŭ Perugino, manifestiĝas kaj en la tuto de lia produktaro kaj en liaj desegnoj (Muzeo Luvro) kaj en la laboro de liaj rektaj sekvantoj, kia la kuenkano Martín Gómez el Viejo.
Fernando Yáñez de la Almedina | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1459 en Almedina |
Morto | 30-an de novembro 1536 (77-jaraĝa) en Valencio |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
La advokato Juan Butrón, en siaj Discursos apologéticos en que se defiende el arte de la pintura (Diskursoj defende pentrarton), publikitaj en 1623, asertis, ke li estis naskiĝinta en Almedina (Ciudad Real) kaj atribuis al li la nune malaperinta retablo de ties preĝejo.
Ŝajne verkis en la katedralo de Valencio kaj edukiĝis en Italio plej verŝajne ĉe Rafaelo. La influo leonarda aperas en verkoj de la katedralo de Cuenca. Ŝajne li kunlaboris kun Leonardo en Florenco.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.