From Wikipedia, the free encyclopedia
Ferenc Kukán, laŭ hungarlingve kutima nomordo Kukán Ferenc estis hungara kuracisto pri okuloj, profesoro.
Ferenc Kukán | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Ferenc Lajos Ignác Kukán |
Naskiĝo | 6-an de oktobro 1898 en Nové Zámky |
Morto | 13-an de decembro 1971 (73-jaraĝa) en Szeged |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–1924) |
Okupo | |
Okupo | kuracisto okulkuracisto |
Ferenc Kukán naskiĝis la 6-an de oktobro 1898 en Hungara reĝlando en Érsekújvár (nuntempa Nové Zámky en Slovakio). Li mortis la 13-an de decembro 1971 en Szeged.
Ferenc Kukán finis la gimnazion en sia naskiĝurbo en 1916, poste li batalis en la 1-a mondmilito. Li akiris medicinan diplomon en Scienca Universitato Pázmány Péter en 1924, poste li laboris 4 jarojn en kliniko de Pécs, fine 2 jarojn en kliniko en Vieno. Inter 1928 kaj 1939 li instruis en la menciita universitato, kie li estis nomumita privata profesoro en 1936. En tiuj jaroj li studvojaĝis al Parizo, Nancy, Heidelberg kaj Frankfurt. Ekde 1936 li kuracadis komence en Pécs, poste en Kassa. Post la 2-a mondmilito li estis ĉefkuracisto laŭvice en hospitaloj de Gyöngyös kaj Hódmezővásárhely. Li estis nomumita katedrestro kaj klinikestro de Scienca Universitato de Szeged en 1950. Post 2 jaroj li kandidatiĝis. Li ricevis premiojn en 1955 kaj 1969. Li inventis "ophthalmodynamométer", kiu pli perfekte ekzamenis staton de la okulo. Li faris pli perfektaj la operaciojn pri okuloj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.