From Wikipedia, the free encyclopedia
Fenikso estas membrogazeto de Esperanto Nederland, aperanta en Esperanto kaj la nederlanda.
Fenikso | |
revuo | |
---|---|
Speco | movada revuo |
Formato | A4 |
Periodeco | dumonata |
| |
Lando | Nederlando |
Urbo | Rijswijk |
Posedanto | Esperanto Nederland |
Publikigisto | Flandra Esperanto-Ligo |
Ĉefredaktisto | Foppe-Klaas Hovinga |
Kunredaktisto | Andries Hovinga |
Establodato | 1994 |
Prezo | senpaga por membroj aŭ 20,00 EUR (nur por eksterlandanoj!) |
ISSN | 1384-6515 |
| |
Celante siajn membrojn, la gazeto de Esperanto Nederland raportas precipe pri Esperanto-kulturo en la lando: agadoj de la asocio, invitoj al aŭ raportaĵoj pri Esperanto-aranĝoj, recenzoj de libroj kaj revuoj, ligiloj al filmetoj rete. Estas ankaŭ leterkesto kaj nekrologo.
Kelkaj artikoloj aŭ fragmentoj de ili estas verkitaj en la nederlanda, ofte poemoj dukolumne prezentataj nederlande-Esperante.
Bonvenaj estas gazetartikoloj, bildoj, fotoj kaj informoj pri mencioj de Esperanto en radio kaj televido.
Kiam en 1994 per fuzio de la antaŭaj organizaĵoj Nederlanda Esperanto-Asocio kaj Federacio de Laboristaj Esperantistoj ekestis nova tutlanda Esperanto-asocio de Nederlando, nomata unue ”Federacio Esperantista de Nederlando” (FEN), post iom da jaroj simpligite Esperanto Nederland, la nova asocio instalis dumonatan asocian gazeton, kiun interalie ricevas ĉiuj asociaj membroj.
Komence, de 1994 ĝis almenaŭ 2010, la gazeto nomiĝis FEN’X (prononco [FENiks]), kiel aludo al la origina asocia mallongigo FEN kaj al la mitologia birdo Fenikso, kiu ĉiun kvinan jaron brulas kaj rejuniĝinta leviĝas el sia cindro. De plej malfrue la jaro 2014 ĝi simple nomiĝas Fenikso.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.