From Wikipedia, the free encyclopedia
Fee-Glaĉero (germane Feegletscher) estas deklivglaĉero en la Valezaj Alpoj en Svislando. Ĝi konsistas el du partglaĉeroj, kiuj kovras kune areon de 17 km².
Fee-Glaĉero | ||
---|---|---|
Fee-Glaĉero | ||
glaĉero | ||
Geografia situo | CH1903: 634399 / 103633 (mapo)46.0833333333337.8833333333333 | |
| ||
Estiĝloko | Mischabel-Grupo | |
Longeco | 7,46 km | |
Larĝeco | 6 km | |
Areo | 17 km² | |
Glacikvanto | 0,3 km³ | |
Elfluanto(j) | Saaser Vispa→Vispa→Rodano | |
Jara retiriĝo/kresko | 5,1 m retiriĝo en 2007 | |
Glaĉeroj de Svislando | ||
Fee-Glaĉero dividiĝas en du partojn, nome la Nordan aŭ Etan Fee-Glaĉeron kaj la Sudan aŭ Grandan Fee-Glaĉeron.
La Norda aŭ Eta Fee-Glaĉero (germane Nord-Feegletscher aŭ Kleiner Feegletscher) havas sian originon je inter 3400 kaj 3800 m s.m. sub la kruta orientflanko de Mischabel-Grupo. Ĝi havas deklivon de ĝis pli ol 50 %, havas multegajn fendojn kaj finiĝas per 2 km longa sed nur 200-300 m larĝa glaĉerlango je alteco de 1950 m s.m. Parto de ĉi-tiu lango estis kovrita en la jaro 1954 per falintaj rokoj. Dum la sekvaj 30 jaroj la glaĉero etendiĝis kaj forpuŝis la ŝtoneramasojn en la falregiono. Nur ek de 1988 ĝi denove retiriĝis - dum kelkaj jaroj eĉ rapidege.
La Suda aŭ Granda Fee-Glaĉero (germane Südfeegletscher aŭ Grosser Feegletscher) estiĝas je la nordorient- kaj nordflanko de Alphubel (4208 m s.m.) kaj Allalinhorn (4027 m s.m.). Ĝi fluas nordorienten kaj finiĝas en diversaj flanklangoj je alteco de proksimume 2500 m s.m. Ambaŭ glaĉeroj nutras la riveron Feevispa kiu estas fontrivero de Saaser Vispa, per kiu la akvo fluas tra la Saas-Valo kuniĝas kun Vispa, kiu alfluas en Visp al Rodano.
Dum la kulmino de la Eta Glaciepoko je la mezo de la 19-a jarcento Fee-Glaĉero atingis la valkaldronon malantaŭ Saas-Fee. La Gletscheralp estis tiam ĉirkaŭita de la du glaĉeroj kaj formis nunatakon.
Saas-Fee disponas dank Fee-Glaĉero por la dua plej granda somerskiregiono de Svislando post Zermatt. Du aertelferoj kondukas de Saas-Fee al la skiregiono. Unu kondukas tra Gletscheralp al Längfluh je alteco de 2870 m s.m. funkcias nur vintre. La alia, kiu tutjare funkcias, kondukas de Saas-Fee al Felskinn. De Felskin la subtera funikularo, nomita Metro Alpin [Alpa Metroo], kondukas al alteco de 3454 m s.m. al la stacio Mittelallalin. Pluraj skiliftoj sur la Fee-Glaĉero garantias la skiadon kaj neĝtabuladon ankaŭ dum somero.
En Fee-Glaĉero troviĝas la plej granda glacigroto de la mondo, vidindaĵo, kiu allogas la tutan jaron multnombrajn turistojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.