Krisolo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Krisolo, aŭ fandvazo, estas tas-forma ujo uzata por varmigi materialojn ĝis tre altaj temperaturoj. La ujo estas el materialo, kiu ne reakcias kemie kun la varmigota materialo.
Por fari laboratoriajn krisolojn, oni kutime uzas porcelanon aŭ inertan metalon, ekzemple platenon, nikelon, aŭ zirkonion.
Industriaj krisoloj estas faritaj el aliaj materialoj. En la silicia industrio, la krisolo estas duobla; la ena krisolo estas farita el kvarco dum la ekstera krisolo estas farita el grafito. Oni devas fari la krisolon tiel, ĉar kvarco moliĝas sub la fanda temperaturo de silico (SiO2).
Krisolŝtalo estas ŝtalo farita el krudfero (gisfero), fero, kaj foje ŝtalo, ofte kun sablo, vitro, cindroj, kaj aliaj flupurigiloj, en krisolo.
Remove ads
Bildaro
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads