From Wikipedia, the free encyclopedia
Falsado de varoj, ankaŭ nomata produkta piratado aŭ varmarka piratado, estas la komerco per varoj kiuj produktiĝis cele al granda simileco al pli multekostaj varmarkaj produktoj kaj tiel cele al plialtigo de komerca profito. En tiu ago, rajtoj de la posedantoj de registrita marko kaj leĝoj de konkurenca juro estas malatentataj. Aldone ofte malatentatas leĝoj de aŭtorrajto kaj kopirajto, de patentoj kaj kromaj rajtoj de intelekta propraĵo.
Falsado ekzistas en ĉiuj branĉoj de komercaj varoj: komputilaj programoj, horloĝoj, vestaĵoj, kuraciloj, aŭtomobilaj partoj ĝis kompletaj aŭtomobiloj, kaj antaŭ partoj de multekostaj maŝinoj kaj de aviadiloj estas falsige kopiataj.
Eblas diferencigi kvar diversajn specojn de falsa kopiado:
En duonleĝa "griza zono" inter la laŭleĝa "blanka merkato" kaj kontraŭleĝa "nigra merkato" ordigeblas varoj, kiuj estas kopioj de originalaj varoj, signitaj per aparta varnomo (ne simila al la originala). Tiam diskuteblas ĉu temas pri produkta piratado, sed klaras ke ne temas pri varmarka piratado. Aparte pri vestaĵoj, kies valoron difinas pli la kompleta vara aspekto ol certa varnomo, tia kopiado sub aparta varnomo oftas.
Principe laŭleĝaj estas imitaj varoj ("ankaŭ-mi-varoj"), kiuj similas sed ne identas al originala vara modelo. Se la simileco de imita varo tamen tro grandas al originalo, ĝi tamen konsidereblas kontraŭleĝa plagiato - jen temo de fortaj juraj kvereloj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.