zoroastrisma templo From Wikipedia, the free encyclopedia
Fajrtemplo en Zoroastrismo estas la kultejo de ĝiaj praktikantoj,[1] foje nomita dar-e mehr (en persa) aŭ agiyari (en guĝarata lingvo).[2][3] En la religio zoroastra, la fajro aŭ atar, kun pura akvo aŭ apas, estas terminoj de rita pureco. La «pura, blanka cindro» por la purigaj ceremonioj estas konsiderata kiel la bazo de la rita vivo, «kiu estas esence la ritoj propraj de hejma fajro, ĉar la templo [fajro] estas la “fajro de fajro” altigita al nova soleneco».[4] Por tiu «kiu foroferas al fajro per brulaĵo en sia mano..., venas la feliĉo».[5]
Ekde 2017, estis 50 fajrtemploj en Mumbajo, 100 en la cetero de Barato kaj 27 en la cetero de la mondo.[6][7] Ekzistas religia kutimo en Barato ne permesi la zoroastrismajn virinojn eniri en la Fajrtemplon kaj en la Silentoturon se ili edziniĝas al persono kiu ne estas de tiu religio. Tiu kutimo estis pledita antaŭ la Supera Tribunalo de Barato post kiam al zoroastrisma virino oni malpermesis la eniron en tiujn instituciojn.[8]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.